К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 44
86%
Страница 44
44

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso (яркий розовый свет лучился над водной массой: radio – луч, amaso – толпа; масса, скопление, куча). Saniga varmo penetris en korpon de la Tero (целительное тепло проникло в тело Земли: sana – здоровый). Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno (каждый атом задрожал от неведомого явления). La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero (Земля полюбила безграничное пространство эфира). Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo (ароматные дыхания вылетали из её тела) kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono (и Смерть, теряя сознание, оперлась о рукоятку: «палку» косы: apogi – подпирать, поддерживать).

La misterplena voĉo denove eksonis.

— Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento! Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova (Космос оставался неподвижным). En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj (в его ледяном существе = глубине не рождались чувства). La Tero ploris (Земля плакала), faligis fajre brulantajn larmojn (роняла огненно горящие слёзы) kaj el la larmogutoj fariĝis steloj (и из слезинок сделались звёзды: guto – капля), brilantaj meteoroj (сияющие метеоры), vagantaj planedoj (блуждающие планеты) kaj kreiĝis (и возник: «создался») — la nova firmamento (новый небосвод).

— Potenca Sinjoro (могущественный Господин)! Finiĝis jam la dua tago (закончился уже второй день) kaj tamen mi ekzistas (и всё же я существую).

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis la nova firmamento.

Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

* * *

— Evoluu la semo (пусть развивается семя)! Disiĝu la akvo kaj la tero (пусть разойдутся вода и земля: disiĝi – расставаться; расходиться), kiel estis antaŭe (как было прежде)! Estu (да будет /так/)! – Tuj (тотчас), kvazaŭ je bato de sorĉovipo (как будто по удару волшебного хлыста), la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn (вода отливом: «оттоком отлива» заняла только глубины: flui – течь) kaj egaj (и огромные), senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie (голые: «бестравные» скалы появились зигзагообразно повсюду: herbo – трава). Iom post iom formiĝis maroj (постепенно сформировались моря), lagoj (озёра), riveroj (реки), riveretoj (речки/ручьи) kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero (и просторные континенты распростёрлись на Земле). La akvo estis diafane pura (вода была прозрачно чистой), sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj (но широкие континенты ещё простирались без украшений).

Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu! – Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

— Potenca (могущественный), ĉionreganta Sinjoro (всем управляющий Господин)! Finiĝis jam la tria tago (закончился уже третий день) kaj tamen mi ekzistas (и всё же я существую). Ĉu vi indulgis min (неужели ты пощадил меня) aŭ mi estas ekster via potenco (или я вне твоей власти)?

— Mi povus neniigi vin (я мог бы уничтожить тебя), sed mi ne volas (но я не хочу). Potenco via ĉesis (власть твоя кончилась). Kion valoras la intenco (чего стоит намерение), se vi estas sen armilo (если ты без оружия = безоружна)?

— Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo (Смерть резким жестом повернулась к косе), sed ĝia ostobrako vane serĉis ĝin (но её костлявая рука напрасно искала её). Dum momento ĝi ektremis (на миг: «в течение мига» она содрогнулась), sed poste skuis ĝian tutan estaĵon raŭka (но потом сотряс её всё существо хриплый), freneziga ridego (сводящий с ума хохот). Minace ĝi levis la pugnojn (угрожающе она подняла кулаки).

Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

— Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

— Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la pugnojn.

— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn (разве у меня нет ещё рук), kies nura tuŝo sufiĉas (чьего единственного прикосновения достаточно) por ĉesigi la vivon (чтобы прервать жизнь)? Ĉu mi ne povas spiri (разве я не могу дышать) kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua (и /разве/ моё дыхание уже не настолько разрушительно), kiom ĝi estis antaŭe (насколько оно было раньше)? Vi eraras (ты ошибаешься), granda Sinjoro (великий Господин), ĉar kien mi metos la piedojn (потому что куда я поставлю ноги = куда я шагну), tie mi subpremos la semojn de la Vivo (там я подавлю семена Жизни)!

— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras, granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

— Rigardu ĉirkaŭen (посмотри вокруг)! Ĉu vi ne vidas (разве ты не видишь), ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas (что Земля всегда уменьшается = всё уменьшается) kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo (и горизонт теряется в синей мгле дали: griza – серый)? Ĉu vi ne sentas (разве ты не чувствуешь), ke tio estas nur eta meteoro (что это только маленький метеор), sur kiu vi staras (на котором ты стоишь)? Ĝi kuras (он несётся: «бежит»), portante vin (неся тебя), en la senfina spaco (в бесконечном космосе). Mi povus neniigi vin (я мог бы уничтожить тебя), sed via porĉiama puno estas (но твоё вечное наказание /таково/): vagadi sen potenco (блуждать без силы/власти), vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj (видя вечную жизнь на миллиардах земных шаров: «Земель»).

La Morto venkite (Смерть повержено) kun muta rezigno (с безмолвный отрешённостью) miris la Terglobon (удивлялась Земному шару), ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan (всё более и более уменьшающемуся).

Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras, portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.

Предыдущая главаГлава 44 из 51Следующая глава