La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.
* * *
— Estu (пусть будут), kiel antaŭe estis (как прежде были), pompantaj kreskaĵoj (пышные растения: kreski – расти), florodoro ŝvebu en la aero (цветочный запах пусть парит в воздухе) kaj ombro de verdantaj arboj (и тень зеленеющих деревьев) ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj dum sekeco (пусть заслоняет их от солнечных лучей во время засухи)! Estu!
La marĉa humo ekmovis sin (болотная почва зашевелилась). Scivole aperis kapeto de la unua herbo (с любопытством показалась головка первой травы) kaj ĝin sekvis la dua (и за ней последовала вторая). Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso (они склонились друг к другу весенним поцелуем). Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero (от этого поцелуя обильно проросла Земля).
— Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj dum sekeco! Estu!
La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.
Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn (шёлковый травяной покров покрыл голые скалы). Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn (тенистые леса украсили пустыни: laŭbo – беседка /увитая зеленью/; здесь – листва, зелень) kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon (и пёстрые: «многоцветные» цветы источали: «дышали» озоновый аромат).
Jen (вот), alvenis la eterna printempo (наступила вечная весна), profetita de la ĉiam verda vinko (предсказанная вечнозелёным барвинком).
Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.
Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.
* * *
— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta (пусть оживут звери океанов и континентов: besto – зверь, животное, bestaro – фауна, животный мир)! Miliardoj da birdoj flugadu (миллиарды птиц пусть летают) gaje kantante (весело напевая)! Estu!
Subite sonis timema ĉirpado de grilo (вдруг зазвучало боязливое стрекотание сверчка). Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj (под его музыку проснулись тысячи и тысячи звуков). La lazuroj de maroj kaj lagoj (лазурь морей и озёр) facile ektremis kun milda muĝado (легко задрожала с мягким журчанием). La riveroj ekfluis (реки потекли) kaj la riveretoj gaje plaŭdante (а ручьи, весело плещась) rapidis inter la florornamitaj bordoj (спешили среди украшенных цветами берегов: ornami – украшать). La vento siblis melodion (ветер свистел мелодию: sibli – шипеть; свистеть) kaj birdpepadon eĥis la prasilento (и птичье щебетанье отзывалось эхом в первозданной тишине: eĥi – отзываться эхом, praa – первобытный, доисторический).
— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!
Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.
En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro (в воздухе появилось крылатое чудовище с острыми зубами: «набором зубов, челюстью»: dento – зуб): la drako de la fabeloj (дракон из сказок). El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj (из чащи леса выбежали мамонты: densa – густой, плотный). El post arbetaĵoj venis leonoj (из-за кустов вышли львы: arbeto – деревце, куст) kaj inter la altaj herboj serpentumis boao (и среди высокой травы извивался удав). Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro (постепенно ожили все звери: «вся фауна») kaj komenciĝis malsovaĝa ludo (и началась спокойная игра: sovaĝa – дикий) anstataŭ lukto por la ekzisto (вместо борьбы за существование).
En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.
* * *
— Reviviĝu la homo (пусть оживёт человек)! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon (пусть оживёт и имеет вечную жизнь), promesitan post perdo de la paradizo (обещанную после потери рая)! Estu!
Ĉio eksilentis (всё стихло). La naturo senmove atendis la renaskiĝon (природа неподвижно ждала перерождения) de la krono de ĉiuj kreitaĵoj (венца всех творений: krei – создавать, творить). La suno varme kisadis per radioj la Teron (солнце тепло целовало лучами Землю). La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj (цветы источали: «благоухали» аромат из своих чашечек: kaliko – кубок, чаша). La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj (деревья давали роскошные цвета плодам) kaj la bestaro silente (и звери: «фауна» молча) kun muta pieco atendis (с немым благоговением ждали).
— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!
Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.
Subite fendiĝis la tero (вдруг треснула земля) kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj (и появилась под двумя толстоствольными яблонями: trunko – ствол) la unua homparo (первая пара людей): Adamo kaj Evo (Адам и Ева).
Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.
* * *
Humile rampis al ili serpento (кротко подползла к ним змея). Rigardante ilin kun verdkoloraj (глядя на них зелёными), sed mildaj okuloj (но мягкими глазами) ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo (она обмотала себя на стволе дерева = обвилась вокруг ствола дерева: volvi – окутывать, обматывать), kiu iam donis al ili la frukton de la scio (которое когда-то дало им плод познания).
Papilio flugis al ili (бабочка подлетела к ним). Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn (она прикоснулась: «слегка ударила» своими покрытыми цветочной пыльцой крылышками: floro – цветок, polvo – пыль) al la lipoj de Evo (к губам Евы). Jen estis la unua kiso (вот /таким/ был первый поцелуй), vekanta el longa dormo al eterna vivo (пробуждающий от долгого сна к вечной жизни).
Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.
Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.
Evo ektremis (вздрогнула). Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj (стыдливо она скрыла ярко-рыжими: «ржаво-красными» волосами: rusto – ржавчина), ĝistere kreskintaj (до земли отросшими), sian mirinde belan nudecon (свою удивительно прекрасную наготу). Ŝi ĉirkaŭrigardis (она огляделась) kaj petole (и озорно), sed kun ĉasta rideto (но с невинной улыбкой), gracia alpremiĝo (ласковым: «изящным» объятием: «прижиманием»: premi – нажимать, сжимать) sin klinis al Adamo (склонилась к Адаму).