— Ĉu mi neniiĝos (неужели я исчезну)? Mi (я), kiu estas naskita samtempe kun la Tero (которая рождена одновременно с Землёй). Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero (которая в каждой битве Земли), en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon (в каждом превращении играла: «имела» главную роль)? Neeble (невозможно)! Neeble!
— Mensogo (ложь)!
Tondris voĉo (прогремел голос), pro kiu la tero ektremis (от которого земля задрожала) kaj la Morto terurite falis teren (и Смерть в ужасе упала на землю).
— Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!
— Mensogo!
Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis teren.
— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis (/на/ восьмой день творения ты возникла), kiam Kain mortigis sian fraton Abel (когда Каин убил своего брата Авеля). Sole la penso de Kain estas vi (ты – лишь мысль Каина), kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon (которая взяла на себя = надела на себя невидимое костлявое тело). Vi kaŭzis la unuan doloran larmon (ты вызвала первую слезу боли) kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno (и ты рассыпала семена скорбной печали). Ne mi kreis vin (не я создал тебя), sed la ĉion neanta spirito de la Malbono (а всё отрицающий дух Зла).
— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.
* * *
— Kiu vi estas (кто ты), potenca spirito (могущественный дух), kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi (кто уже своим голосом: «началом разговора» пробуждает страх во мне)?
— Via ordonanta Sinjoro (твой повелевающий Господин) kaj reganto de la tuta universo (и правитель всей вселенной): Dio (Бог).
— Dio? Ho ve al mi (увы мне)! Vi ekzistas do vere (ты существуешь ведь на самом деле = значит, ты правда существуешь)! Ne sole la religio naskis vin (не только религия породила тебя)? Ĉu vere ekzistas vi (правда ли существуешь ты), kies potencon mi ĉiam neis (чью власть я всегда отрицала), kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo (и я тоже была бы твоим рабом), kiu ne konis suverenon super mi (которая не знала повелителя над собой)?
— Vere mi estas tiu (я и правда тот)!
— Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?
— Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.
— Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?
— Vere mi estas tiu!
— Se vi estas Dio (если ты Бог), do vi estas la Justo mem (то ты сама Справедливость), kaj mi estis nur blinda ilo (и я была лишь слепым орудием) en via potenca mano (в твоей властной руке). Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain (ты не можешь меня наказать за вину Каина), kiun vi mem kreis (которого ты сам создал) erarema (неразумным: «склонным ошибаться, заблуждаться»: erari – ошибаться) kaj malforta (и слабым)!
— Vi estis blinda ilo de via propra memo (ты была слепым орудием себя самой, своего собственного «я»), kiu estas senanima (которое бездушно). Vi estas detruanta penso (ты – уничтожающая мысль), kiu venenis la beston kaj la homon (которая отравила зверя и человека). Via tasko estas finita (твоя задача закончена) kaj la destino plenumiĝis (и предназначение исполнилось), via senanima memo neniiĝos (твоё бездушное существо исчезнет).
La Morto, kun senespera veado (с отчаянным стоном), baraktis (металась).
— Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!
— Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima. Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.
La Morto, kun senespera veado, baraktis.
* * *
— Estu lumo (да будет свет)! – Sonis la potenca voĉo (прозвучал властный голос) kaj la Tero sopire ektremis (и Земля тоскливо задрожала). Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda (её чёрное тело охватил мягкий), fosfora lumo (фосфорный свет), kiu jen aperis (который то появлялся) jen malaperis (то исчезал). La lumo vagadis (свет блуждал), ŝajne sencele (как будто бесцельно: «кажется /что/ бесцельно»), sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo (но вдруг в атмосфере Земли закачался лиловый пар, испарение: violo – фиалка, vaporo – пар). Fendiĝis la Tero kun terura detonacio (треснула Земля с ужасным взрывом: fendi – расщеплять, раскалывать). La maroj forlasis la profundojn (моря покинули глубины) kaj unuiĝinte (и объединившись), preninte novan orbiton (взяв = заняв новую орбиту), kiel la ringego de Saturno (как кольцо Сатурна), ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero (они вращались вокруг Земли).
— Estu lumo! - Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.
Bolis (кипел), ardis (пылал), fandiĝis kun surdiga bruego (плавился с оглушительным шумом: fandi – плавить, растапливать, surda – глухой) la giganta globo (гигантской шар). Komenciĝis la lasta milito (началась последняя война). Kie aperis la vaganta lumo (где появился блуждающий свет), tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo (там последовал за ним лиловый пар) kaj la tavolo konsciiĝis (и слой обрёл сознание). Veante furiozis la ventego (стоная, бушевала буря) kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron (и своей ураганной злостью хлестала начавший сознавать огонь), kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj (который страстно оплёл Землю пылающими руками). Ŝajnis (казалось), ke ĝi cindrigos ĉion (что он испепелит всё), sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego (но в этот момент обуздало его ярость мощное водяное кольцо: brido – узда, уздечка), kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon (которое всей /своей/ тяжестью подавило бушующую стихию). Ĝi mole (оно мягко), kvazaŭ silke sternis sin (как будто шелковисто расстелилось) kaj kompate vindis la Teron (и сострадательно окутало Землю: vindi – пеленать, обматывать), laciĝintan pro la batalo (уставшую от борьбы). La Tero aspektis (Земля выглядела), kiel kolosa (как огромный), nemezurebla akvoglobo (необъятный: «неизмеримый» водяной шар: mezuri – измерять), kiu kuregis en la spaco senfina (который нёсся в бесконечном пространстве/космосе).
Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregis en la spaco senfina.
Super la Tero (над Землёй), kiel giganta krisigno (как гигантский восклицательный знак: krii – кричать), ŝvebis la violkolora vaporaĵo (реял лиловый пар): la lumo de la konscio (свет сознания).
La Morto ironie ekridegis (Смерть язвительно захохотала).
— Ho granda Sinjoro (о великий Господин)! Finiĝis jam la unua tago de la kreado (закончился уже первый день творения) kaj tamen mi ekzistas (и всё же я существую)!
Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.
La Morto ironie ekridegis.
— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!
* * *
La misterplena voĉo denove eksonis (таинственный голос снова зазвучал).
— Ekbatu la koro de la Tero (пусть забьётся сердце Земли) kaj la tuto de la animoj okupu ĝin (и все души: «и всё от душ» займут его: tuto – всё, целое; совокупность). La semo de la Amo ekĝermu en ĝi (семя Любви пусть прорастёт в нём) kaj kreiĝu per tio la nova firmamento (и пусть создастся этим = таким образом новый небосвод: krei – создавать, творить)! Estu (да будет /так/)!