К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 42
82%
Страница 42
42

Ĝi rigardis ilin (она смотрела на них) aŭ nur ŝajne rigardis (или это только казалось: «или только кажется /что/ смотрела»), ĉar griza (потому что серая), nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn (туманная пелена застила глазницы: «прилетела перед глазницы»). Ĝi ne povis diveni (она не могла разгадать), kio estas tiu misteraĵo (что это за таинственное явление: mistera – таинственный, загадочный), kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas (которое всегда больше и больше = всё больше и больше сгущается: densa – густой, плотный), nigriĝas (чернеет) kaj malhelpas la vidon (и затрудняет зрение = мешает видеть). Ĝi penis eksalti (она пыталась вскочить), sed ne povis (но не могла). Kiel sorĉa plenpotenca sugesto (как колдовское могучее: «полновластное» внушение) prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion (отняла эта новая сила её всю энергию).

Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion.

* * *

Ĝi vidis jam nenion (она не видела уже ничего), kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti (как будто даже она сама перестала существовать). Ankoraŭ ĝi faris senkonscian geston (ещё она сделала безотчётный жест) al la neniiga falĉilo (к уничтожающей косе), sed vane (но напрасно), ĉar venkis ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo (потому что победило её последнее дыхание Жизни): la sonĝon donanta dormo (грёзы дающий сон).

Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

* * *

Voĉo de miliardaj ĥoroj (голос миллиардов хоров) kun spiritmonda murmuro (с потусторонним: «мира духов, духовного мира» бормотанием: spirito – дух) eĥis tra la etero (отдавался эхом сквозь эфир).

— Vi povis neniigi la organismojn (ты смогла уничтожить организмы), sed vi ne estas reganto de animo (но ты – не повелитель души). Tiu ĉi estas la plej potenca forto (это самая могущественная сила), pli potenca ol la penso (более могущественная, чем мысль), kiu estas nur ĝia infano (которая – только её дитя).

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto (Смерть скривила безгубый рот в насмешливой улыбке).

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.

— Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

— Sensenca parolo (бессмысленный разговор). Kion valoras la forto sen organismo (чего стоит сила без организма), kaj kion valoras la penso (и чего стоит мысль), se ĝi ne havas ilojn por krei (если она не имеет орудий, чтобы творить).

— La volo de la animo estas senfina (воля души бесконечна) kaj ĝi fluas libere (и она течёт свободно).

— Eĉ la senfina volo rompiĝas (даже бесконечная воля разрушается: rompi – сломать, разбить; нарушить), se ĝi ne havas spacon (если у неё нет пространства). Kion povas fari la volo per la senfina Nenio (что может сделать воля бесконечным Ничем)?

— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi (только сознательно движущиеся организмы ты смогла уничтожить), sed la senmovaj tavoloj (но неподвижные слои) kaj libere vagantaj elementoj (и свободно блуждающие стихии) estas ekster via potenco (вне твоей власти). Vi ne havas forton kontraŭ la akvo (у тебя нет силы против воды), la fajro (огня), kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento (и ты не можешь приказывать мчащемуся ветру).

Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

— La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

— Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?

— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.

— Vere (верно)! Mi ne havas potencon kontraŭ ili (у меня нет власти/мощи против них), sed kion valoras la senmova mondo (но чего стоит неподвижный мир), kiu mankumas la konscion (которому недостаёт сознания)?

— Estos kreita la nova mondo (будет создан новый мир)! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero (будет даровано сознание всем атомам Земли), kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj (и если мысль даст крылья стихиям), tiam via potenco rompiĝos (тогда твоя власть разрушится).

— Vi forgesas (вы забываете), ke la fajro (что огонь), se ĝi ekkonscias (если он начнёт осознавать = обретёт сознание), nur finos la taskon (только закончит задачу) ĉesigitan de mi (прерванную мной). Ĝi cindrigos ĉion (он испепелит всё: cindro – пепел, зола).

— Kaj se tiel okazus (и если так случилось бы), ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo (и твоё существо сделалось бы его жертвой). Venkita via senmorteco (побеждено твоё бессмертие), vi neniiĝos (ты исчезнешь).

Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.

— Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

— Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon (взяв могущественную косу), furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si (яростно взмахнула ею вокруг себя).

La misteraj sonoj respondis per rido (таинственные звуки ответили смехом).

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

* * *

— Kiamaniere vi volas krei novan mondon (каким образом вы хотите создать новый мир)? Kio estos tiu potenca forto (что будет той могущественной силой), kiu povus disŝuti la semojn de la vivo (которая смогла бы рассыпать семена жизни) sur la mortinta terglobo (на вымершем земном шаре)?

— Ekzistas forto (существует сила), kiu havas potencon por tio (у которой есть сила для этого).

— Kio do (что же)?

— La amo (любовь).

— Ĉu ekzistas vivanta koro (разве существует живое сердце), en kiu ĝi povas ekĝermi (в котором она может зародиться)?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto (с насмешливым торжеством хохотала Смерть).

— Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?

— Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

— Kio do?

— La amo.

— Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto.

— Jes (да)!... La koro de la tero (сердце земли).

— La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo (с ужасной яростью она пронзила земной шар косой).

— Hahaha! Senfrukta estos la laboro (бесплодным будет труд: frukto – плод, фрукт) kaj vana ĉiu penado (и напрасным – всякое усилие)! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro (дайте же прежде жизнь умершему человечеству)!

— Sian militon faros la tero mem (свою войну сделает сама земля), kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi estos ĉesinta (и в этом священном преображении ты прекратишься = тебе придёт конец). Poste reviviĝos la miliardoj da homoj (потом оживут миллиарды людей) kaj komenciĝos la profetita eterna vivo (и начнётся предсказанная вечная жизнь: profeti – пророчить, предсказывать): la transtomba edeno (загробный рай).

— Jes!... La koro de la tero.

— La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.

— Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!

— Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

Предыдущая главаГлава 42 из 51Следующая глава