К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 41
80%
Страница 41
41

Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero... Li plibeligis mian vivon... kaj... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.

Sonĝo de la morto

(Сон смерти)

Teruro furiozis sur la tero (ужас свирепствовал на земле). Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj (вдавив свой плуг в души людей: plugi – пахать), ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj (он прорезал глубокие морщины на лбах). Ĝi kuŝis sur la brusto de la naturo (он лежал на груди природы) kaj diboĉante en sia veanta doloro (и неистовствуя в своей стонущей боли: diboĉi – кутить, дебоширить), lasis post si mortvokan ĉagrenon (оставлял после себя смертельную: «призывающую смерть» печаль: voki – звать).

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion (его уничтожающий поток сокрушил всё). Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj (в бездны он унёс веру людей), la revojn de la idealistoj (мечты идеалистов). Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis (своей невообразимой тяжестью он подавил: imagi – представить себе, вообразить) kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo (и убил все зародыши прогресса и любви: morti – умереть), kaj poste ridegis kun mondoskuanta plorego (а потом хохотал с сотрясающим мир рыданием).

Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si mortvokan ĉagrenon.

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj poste ridegis kun mondoskuanta plorego.

* * *

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon (Смерть стёрла со своей косы свернувшуюся кровь/сгустки крови: falĉi – косить, gelatino – желатин; желе). Kun transtera (с потусторонней: tero – земля), rikana ironio (издевательской иронией) ĝi rigardis per siaj okulkavoj (она смотрела своими глазницами) al la finrikoltita kampo de la Vivo (на сжатое поле Жизни: rikolti – пожинать, собирать урожай). Belega rikolto (прекрасный урожай): la vivo de la homaro (жизнь человечества).

Ĉesis la Vivo (прекратилась Жизнь) kaj la Morto triumfis (и Смерть восторжествовала). Plenkontente ĝi kuŝiĝis por ripozi (с полным удовлетворением она легла отдохнуть). La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo (хрустящий шум костлявой Гибели: osto – кость) nevidebla sonis (невидимый звучал) timon vekante en la regno de la eterna muteco (страх пробуждая в царстве вечной немоты).

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje (ещё один раз), ebriiĝinte de triumfo (опьянев от торжества: ebria – пьяный), ĝi esplore rigardis ĉirkaŭen (она тщательно: «изучающе» посмотрела вокруг: esplori – изучать, исследовать). Ĉu hazarde ne estas preterlasita io (случайно не пропущено ли что-нибудь), el kiu nova vivo povus ekĝermi (из чего новая жизнь могла бы зародиться: ĝermo – зародыш, росток)? Ne (нет)! Ĉio mutas (всё молчит, безмолвствует). Ne estas fantazio (нет фантазии/воображения), kiu vidus sonĝojn (которое видело бы сны); ne ekzistas batanta koro (не существует бьющегося сердца), en kiu povus naskiĝi aro da sentoj (в котором могла бы родиться группа мыслей); ne estas krimo (нет преступления), kiu atendus kondamnon (которое ждало бы приговора); ne estas juro (нет права: juro – право /наука/), kiu soifas juĝofaron (которое жаждало бы суда: «судного дела»), kaj ne estas plu religio (и нет больше религии) dion kreanta por si (бога создающей для себя); ne estas dio (нет бога), kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio (которого земными лохмотьями одела бы религия). Venkitaj eĉ la senmorteco (побеждены даже бессмертие) kaj la eterna vivo (и вечная жизнь), ĉar ne ekzistas mortonto (потому что не существует того, кто умрёт), kiu kredus ilin (кто верил бы в них). Ekzistas nur ĝi (существует только она): la Morto (Смерть).

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la Morto.

* * *

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon (она устала и тосковала об отдыхе = жаждала отдыха: laca – усталый). Jen (вот), en la regno de la eterna muteco subite (в царстве вечной немоты внезапно), timeme eksonis ĉirpado de eta grilo (боязливо зазвучало стрекотание маленького сверчка). Kun sovaĝa furoro ĝi eksaltis (с дикой яростью она вскочила) kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo (и заглушила прощание прежней славной жизни), kaj poste rikane ridegis (а потом издевательски хохотала)... ridegis...

­

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis... ridegis...

* * *

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo (глядя на прочие сверкающие миры вселенной), ĝi sentis kruelan ĝojon (она чувствовала жестокую радость). Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio (для нового урожая ещё достаточно материи) sur la firmamento senlima (на безграничном небосводе).

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la firmamento senlima.

Предыдущая главаГлава 41 из 51Следующая глава