Negrave, ke unu judo pli aŭ malpli suferas sur tiu ĉi tero, li pensis, sed subite akra doloro kunpremis lian koron. Pri la malgranda Lejzer, pri sia fileto li rememoris. Lian animon turmentis terura sinakuzo: eble lia patra kiso infektis la senpekulon. Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso, sed kion fari kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo? Ĉu ekzistas vera patra koro, kiu povas kontraŭstari tian tenton? La malgranda Lejzer eble pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon ol la patro. Menaŝe sentis, kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron. Streĉante ĉiun forton li ekiris. La domo, kie li loĝis, estis ĉe la fino de la strato. Ankoraŭ longa vojo, precipe por li.
Sur la kontraŭa flanko de la strato malfermiĝis pordego (на противоположной стороне улицы открылись ворота: fermi – закрыть) kaj tri knaboj elvenis (и три мальчика вышли). La unua estis forta (первый был сильный), muskola (мускулистый), longstatura (долговязый: staturo – осанка, фигура; рост). Li havis ŝafistan kostumon (у него был костюм чабана: ŝafo – баран, овца) kaj tiris post si per ŝnuro blankan ŝafideton (и /он/ тянул за собой верёвкой белого ягнёнка). La dua estis plenvanga dikulo (второй был круглолицый: «полнощёкий» толстяк: vango – щека, dika – толстый) en kostumo de orienta reĝo (в костюме восточного короля) kun ora paperkrono sur la kapo (с золотой бумажной короной на голове) kaj tenis en sia mano brilantan stelon (и держал в своей руке блестящую звезду) el arĝentkolora papero (из серебристой: «цвета серебра» бумаги: arĝento – серебро), fiksitan sur stangeto (прикреплённую на палочку: stango – шест, жердь). La tria havis barbon el stupo (у третьего была борода из пакли), sur la kapo episkopan tiaron (на голове – епископская тиара) kaj en la manoj tenis la betleheman stalon (а в руках /он/ держал вифлеемский вертеп: stalo – хлев, стойло), faritan el papero (сделанный из бумаги). En la interno de la stalo brulis kandeleto (внутри вертепа горела свечка), kiu lumigis la dekoracion (которая освещала декорацию: lumi – светить): la etan Jesueton en la manĝotrogo (маленького Иисуса в яслях: trogo – корыто; кормушка), la sanktajn gepatrojn (святых родителей). La tri knaboj ekiris kantante (три мальчика пошли, напевая) sur la sama flanko de la strato (по той же стороне улицы).
Sur la kontraŭa flanko de la strato malfermiĝis pordego kaj tri knaboj elvenis. La unua estis forta, muskola, longstatura. Li havis ŝafistan kostumon kaj tiris post si per ŝnuro blankan ŝafideton. La dua estis plenvanga dikulo en kostumo de orienta reĝo kun ora paperkrono sur la kapo kaj tenis en sia mano brilantan stelon el arĝentkolora papero, fiksitan sur stangeto. La tria havis barbon el stupo, sur la kapo episkopan tiaron kaj en la manoj tenis la betleheman stalon, faritan el papero. En la interno de la stalo brulis kandeleto, kiu lumigis la dekoracion: la etan Jesueton en la manĝotrogo, la sanktajn gepatrojn. La tri knaboj ekiris kantante sur la sama flanko de la strato.
"Paco al homoj sur la tero (мир людям на земле),
Gloro al Dio en ĉielo (слава Богу на небесах)..."
Menaŝe rigardis al ili momenteton (смотрел на них короткое мгновение: «маленькое мгновение»), kaj lia koro ektremis (и его сердце вздрогнуло). Li rekonis en la longstatura knabo (он узнал в долговязом мальчике) la stratan heroon de la lasta pogromo (уличного героя последнего погрома). Malamo ekbrilis en la okuloj (ненависть сверкнула в глазах) de Menaŝe, kaj li murmuris malbenon (и он пробормотал проклятие). La tri knaboj ĉe la najbara domo (три мальчика у соседнего дома) per ceremoniaj alparoloj petis enirpermeson (церемониальными обращениями попросили разрешения войти: eniri – войти) kaj la pordego baldaŭ larĝe malfermiĝis (и ворота вскоре широко раскрылись) kaj infanaj ĝojkrioj eĥis en la muta strato (и детские радостные крики отдались эхом в безмолвной улице: eĥo – эхо, eĥi – отзываться эхом).
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Menaŝe rigardis al ili momenteton, kaj lia koro ektremis. Li rekonis en la longstatura knabo la stratan heroon de la lasta pogromo. Malamo ekbrilis en la okuloj de Menaŝe, kaj li murmuris malbenon. La tri knaboj ĉe la najbara domo per ceremoniaj alparoloj petis enirpermeson kaj la pordego baldaŭ larĝe malfermiĝis kaj infanaj ĝojkrioj eĥis en la muta strato.
– Paco kaj dia beno estu sur tiu ĉi domo (мир и божье благословение пусть будут на этом доме)! – komencis la longstatura (начал долговязый). – Permesu al ni ripozi en via hejmo (позвольте нам отдохнуть в вашем доме)!
– Ni portis al vi montri la malgrandan Jesueton (мы принесли вам показать маленького Иисуса), kiu naskiĝis (который родился: naski – родить, породить) por instrui la homojn pri la amo (чтобы научить людей любви), – diris la plenvanga knabo (сказал круглолицый мальчик).
– Kaj venis al li reĝoj el oriento (и пришли к нему короли с востока) kaj simplaj ŝafistoj (и простые чабаны) por adori lin (чтобы поклониться ему: adori – обожать, поклоняться), – finis la enkondukan parolon la tria knabo (закончил вводную речь третий мальчик: konduki – вести), kaj la pordego fermiĝis post ili (и ворота закрылись за ними).
– Paco kaj dia beno estu sur tiu ĉi domo! – komencis la longstatura. – Permesu al ni ripozi en via hejmo!
– Ni portis al vi montri la malgrandan Jesueton, kiu naskiĝis por instrui la homojn pri la amo, – diris la plenvanga knabo.
– Kaj venis al li reĝoj el oriento kaj simplaj ŝafistoj por adori lin, – finis la enkondukan parolon la tria knabo, kaj la pordego fermiĝis post ili.
Menaŝe kontraŭvole pensadis pri la ĵus aŭditaj vortoj (невольно думал о только что услышанных словах). Ju pli li meditadis (чем больше он размышлял), des pli ne povis kompreni la kristanojn (тем больше не мог понять христиан). Ili havas la religion de la paco kaj fratamo (у них религия мира и братской любви: frato – брат) kaj tamen (и всё же), se li (если он), Menaŝe, la servisto de la sinagogo (служитель синагоги), nun kuraĝus transiri la alian flankon de la strato (сейчас осмелился бы перейти на другую сторону улицы), kie komenciĝas la kristana kvartalo (где начинается христианский квартал = квартал христиан) kaj li (и он), Menaŝe, la mizera judo (жалкий еврей), sincerkore dirus al ili (простодушно: «искренним сердцем» сказал бы им: sincera – искренний): "Pacon al homoj sur la tero (мир людям на земле), gloron al Dio en ĉielo (слава Богу на небесах)!", tiam tute certe la kristanoj konsiderus tion moko (тогда совершенно точно христиане посчитали бы это издевательством) kaj venĝus sin kruele (и отомстили бы ему: «и отомстили бы за себя» жестоко). Kiel strange (как странно), ke li (что он), Menaŝe, la neglektita fava judo de tiuj ĉi kristanoj (паршивый еврей, презренный этими христианами: neglekti – пренебрегать, favo – лишай, парша), tamen estas tia homo kiel ili (всё же такой /же/ человек, как они)! Kial do la senĉesa malamikeco (отчего же непрерывная вражда: ĉesi – перестать, прекратиться, amiko – друг)? Kial la oftaj sangaj venĝoj (отчего частые кровавые мщения)? Centmilojn da viktimoj (сотни тысяч жертв) jam postulis la multmiljara malbeno (уже потребовало проклятие многих тысячелетий: miljaro – тысячелетие), kies tutan pezon jam ĉe la naskiĝo devas senti (всю тяжесть которого уже при рождении должны чувствовать) multaj idoj de tiu ĉi dispelita popolo (многие потомки этого отверженного: «разогнанного» народа: peli – гнать). Ĉu ankoraŭ ne sufiĉe (разве ещё недостаточно)?
Menaŝe kontraŭvole pensadis pri la ĵus aŭditaj vortoj. Ju pli li meditadis, des pli ne povis kompreni la kristanojn. Ili havas la religion de la paco kaj fratamo kaj tamen, se li, Menaŝe, la servisto de la sinagogo, nun kuraĝus transiri la alian flankon de la strato, kie komenciĝas la kristana kvartalo kaj li, Menaŝe, la mizera judo, sincerkore dirus al ili: "Pacon al homoj sur la tero, gloron al Dio en ĉielo!", tiam tute certe la kristanoj konsiderus tion moko kaj venĝus sin kruele. Kiel strange, ke li, Menaŝe, la neglektita fava judo de tiuj ĉi kristanoj, tamen estas tia homo kiel ili! Kial do la senĉesa malamikeco? Kial la oftaj sangaj venĝoj? Centmilojn da viktimoj jam postulis la multmiljara malbeno, kies tutan pezon jam ĉe la naskiĝo devas senti multaj idoj de tiu ĉi dispelita popolo. Ĉu ankoraŭ ne sufiĉe?
La tri knaboj jam denove kantis sur la strato (три мальчика уже снова пели на улице), kiam Menaŝe atingis sian loĝejon (когда Менаше достиг своего жилья).
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Menaŝe ekhaltis antaŭ sia sojlo (остановился перед своим порогом) kaj kun retenita spiro (и с задержанным дыханием = задержав дыхание) aŭskultis (слушал), ĉu li ne aŭdas la ploregon de sia edzino (не слышит ли он рыдание своей жены)? Ne (нет). Silento (тишина). Tamen tiu ĉi korhaltiga silento (всё же эта жуткая: «останавливающая сердце» тишина) ekkuŝis al lia brusto (легла на его грудь) kaj kun tremanta mano li ekpremis la anson (и дрожащей рукой он нажал на /дверную/ ручку: anso – ручка, рукоятка).
La tri knaboj jam denove kantis sur la strato, kiam Menaŝe atingis sian loĝejon.
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Menaŝe ekhaltis antaŭ sia sojlo kaj kun retenita spiro aŭskultis, ĉu li ne aŭdas la ploregon de sia edzino? Ne. Silento. Tamen tiu ĉi korhaltiga silento ekkuŝis al lia brusto kaj kun tremanta mano li ekpremis la anson.