К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 25
49%
Страница 25
25

La nemotiveblan koleron klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj: "Vi ne estis obeemaj kaj jen nun la Vintro-patro koleras, eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon." La gepatra despotismo en tiaj frazoj ĝuis sian potencon, sed tamen en la fundo de la koro ili riproĉis la ĉielon pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo.

Menaŝe, la servisto de la sinagogo (служитель синагоги), ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj (не много думал о горе христиан). Kristnasko ne estas ja juda festo (Рождество ведь – не еврейский праздник). Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton (однако и его лоб отражал облачный небосвод: spegulo – зеркало, nubo – облако) kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn (и глубокая печаль застилала его глаза: vualo – вуаль, завеса) kiel la decembra nebulo la sunon (как декабрьский туман – солнце). Lia mizera (его жалкая), tro frue kurbiĝinta figuro (слишком рано скривившаяся фигура: kurba – кривой) kiel laca ombro (как усталая тень), forte premante sin al la muroj de la domoj (сильно прижимаясь к стенам домов), senbrue preterpasis (бесшумно проходила), evitis ĉiun renkonte venanton (избегала каждого навстречу идущего). De tempo al tempo li rigardis al la suno (время от времени он смотрел на солнце), kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto (которое уже приближалось к краю горизонта). Estis vendredo (была пятница), kaj lia edzino atendis lin senpacience (и его жена ждала его нетерпеливо) pro du kaŭzoj (по двум причинам). Li rapidigis sian iradon (он ускорил свою ходьбу: rapida – быстрый, скорый), premante al si la pakaĵeton sub la akselo (прижимая к себе пакетик подмышкой: paki – упаковывать) kaj la boteleton en la manoj (и бутылочку в руках). En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo (в первом были две простые свечи для пятницы: modesta скромный) kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj (а в бутылочке он согревал своими худыми руками: varma – тёплый, graso – жир, grasa – жирный, толстый) la medikamenton por la malgranda Lejzer (лекарство для маленького Лазаря), por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno (чтобы его можно было сразу использовать после прихода /домой/: uzi – использовать).

Menaŝe, la servisto de la sinagogo, ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj. Kristnasko ne estas ja juda festo. Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn kiel la decembra nebulo la sunon. Lia mizera, tro frue kurbiĝinta figuro kiel laca ombro, forte premante sin al la muroj de la domoj, senbrue preterpasis, evitis ĉiun renkonte venanton. De tempo al tempo li rigardis al la suno, kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto. Estis vendredo, kaj lia edzino atendis lin senpacience pro du kaŭzoj. Li rapidigis sian iradon, premante al si la pakaĵeton sub la akselo kaj la boteleton en la manoj. En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj la medikamenton por la malgranda Lejzer, por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno.

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti (на углу своей улицы он должен был остановиться). Longe retenita tusado (долго сдерживаемый кашель) kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo (словно взрывом вырвался из его чахоточного лёгкого: eksplodi – взорваться, ftizo – туберкулёз, чахотка). La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj (встряска лишила его всех сил: sen – без), liaj piedoj ŝancele tremadis (его ноги подкашивались: «шатаясь дрожали»: ŝanceli – шатать, колебать) kaj kaptis lin momenta sveneto (и овладел им короткий: «мгновенный» полуобморок: kapti – поймать, схватить, sveno – обморок). La kapon metante al muro de domo (голову прикладывая к стене дома) li spiris malfacile kaj kraĉis (он дышал тяжело и плевался). En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango (в пенной слюне краснела свернувшаяся кровь/сгусток крови: gelatino – желатин; желе). Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto (на его губах появилась отрешённая улыбка), submetiĝinta al la neevitebla fatalo (покорившаяся неизбежной судьбе: submeti – подложить; подчинить). Jam delonge li amikiĝis (уже давно он примирился: «подружился»: amiki – дружить) kun la bildo de la proksimiĝanta fino (с картиной приближающегося конца) kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin (и из-за этого он смотрел равнодушно на него).

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti. Longe retenita tusado kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo. La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj, liaj piedoj ŝancele tremadis kaj kaptis lin momenta sveneto. La kapon metante al muro de domo li spiris malfacile kaj kraĉis. En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango. Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto, submetiĝinta al la neevitebla fatalo. Jam delonge li amikiĝis kun la bildo de la proksimiĝanta fino kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin.

Negrave (неважно), ke unu judo pli aŭ malpli (что одним евреем больше или меньше) suferas sur tiu ĉi tero (страдает на этой земле), li pensis (он думал), sed subite akra doloro kunpremis lian koron (но внезапно острая боль сжала его сердце). Pri la malgranda Lejzer (о маленьком Лазаре), pri sia fileto li rememoris (о своём сынишке он вспомнил). Lian animon turmentis terura sinakuzo (его душу мучило ужасное самообвинение: akuzi – обвинять): eble lia patra kiso infektis la senpekulon (возможно, его отцовский поцелуй заразил безгрешного человека). Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso (сто раз он проклинал себя за каждый поцелуй), sed kion fari (но что делать) kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo (и как противостоять просящему поцелуя детскому рту: peti – просить)? Ĉu ekzistas vera patra koro (разве существует настоящее отцовское сердце), kiu povas kontraŭstari tian tenton (которое может противостоять такому соблазну)? La malgranda Lejzer eble (возможно) pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon (скорее покинет земную долину слёз: plori – плакать) ol la patro (чем отец). Menaŝe sentis (чувствовал), kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron (будто жестокий демон положил тяжёлый камень на его сердце). Streĉante ĉiun forton li ekiris (напрягая все силы, он пошёл). La domo (дом), kie li loĝis (где он жил), estis ĉe la fino de la strato (был в конце улицы). Ankoraŭ longa vojo (ещё долгий путь), precipe por li (особенно для него).

Предыдущая главаГлава 25 из 51Следующая глава