К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 27
53%
Страница 27
27

En la ĉambro regis duonhelo (в комнате царил полусвет: hela – светлый, яркий). En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi (в первые мгновения он едва мог различать) inter la homaj figuroj kaj la mebloj (между человеческими фигурами и мебелью). Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino (у изголовья кровати сидела его жена) kaj apud ŝi staris la rabeno (а возле неё стоял раввин). Lia alta staturo tiel funebre (его высокая фигура так скорбно), tiel solene impresis (так торжественно впечатляла = производила такое торжественное впечатление), ke Menaŝe pro subita korpremo (что Менаше от внезапно сжавшегося сердца: «внезапного сжатия сердца») forgesis ĉiun salutvorton (забыл все приветственные слова) kaj liaj larmaj okuloj (и его слёзные = полные слёз глаза) kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito (застывшим взглядом уставились: «зафиксировались» на кровать: fiksi – зафиксировать, закрепить), kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis (где маленький Лазарь неподвижно лежал). Estis nur momenta silento (было только короткое молчание), sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa (но для Менаше оно показалось очень долгим), ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj (потому что мучительные вопросы безмолвно роились у его губ).

En la ĉambro regis duonhelo. En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi inter la homaj figuroj kaj la mebloj. Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino kaj apud ŝi staris la rabeno. Lia alta staturo tiel funebre, tiel solene impresis, ke Menaŝe pro subita korpremo forgesis ĉiun salutvorton kaj liaj larmaj okuloj kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito, kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis. Estis nur momenta silento, sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa, ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj.

– Ĉu alvenis vi (/это/ пришёл ты), paĉjo kara (милый папа)? – muzikis al li la malforta paĉjovoko (пропел ему слабый зов: «зов, обращение к отцу»: muziki – музицировать, forta – сильный, voko – зов) de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo (едва смог сдержать вскрик облегчения: facila – лёгкий). Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon (он положил пакет и бутылочку на стол) kaj kuris al la lito (и подбежал к постели) por kisi la diafanajn manetojn (чтобы поцеловать прозрачные ручки) de la eta Lejzer kaj li kisis (и он целовал)... kisis ilin (целовал их) forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu (забывая обо всём и обо всех).

– Ĉu alvenis vi, paĉjo kara? – muzikis al li la malforta paĉjovoko de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo. Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon kaj kuris al la lito por kisi la diafanajn manetojn de la eta Lejzer kaj li kisis... kisis ilin forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu.

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo (уже горели свечи в медном подсвечнике), kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj (когда Менаше поднял свою голову от маленьких рук). Li ĉirkaŭrigardis (он огляделся). Lia edzino preĝis ĉe la tablo (его жена молилась у стола), la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin (раввин с сочувствующим выражением лица смотрел на него: kompati – жалеть, сочувствовать) kaj la knabeto spiretadis tre rapide (а мальчуган дышал очень быстро: spireti – мелко дышать). Menaŝe rememoris pri la medikamento (вспомнил про лекарство). La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite (бутылочка ещё стояла неоткрытой). Li etendis sian manon al ĝi (он протянул свою руку к ней).

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo, kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj. Li ĉirkaŭrigardis. Lia edzino preĝis ĉe la tablo, la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin kaj la knabeto spiretadis tre rapide. Menaŝe rememoris pri la medikamento. La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite. Li etendis sian manon al ĝi.

– Lasu ripozi la infanon (дайте отдохнуть ребёнку), Menaŝe! – diris mallaŭte la rabeno (сказал тихо раввин), kaj post momento li aldonis (и через мгновение он прибавил) – mi venis (я пришёл) por esti kun vi en tiu ĉi vespero (чтобы быть с вами в этот вечер).

Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno (долго смотрел в глаза раввина) kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn (и он угадал то, о чём он молчал: «его умалчиваемые мысли»: prisilenti ion – замалчивать что-л.; умалчивать о чём-л.). La etendita mano rezigne falis (протянутая рука отрешённо упала) kaj li senvorte aŭskultis (и он безмолвно: «бессловесно» слушал) la lacan spiretadon (усталое дыхание) de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo (малыш уже прощался с жизнью: «от жизни»).

Lasu ripozi la infanon, Menaŝe! – diris mallaŭte la rabeno, kaj post momento li aldonis mi venis por esti kun vi en tiu ĉi vespero.

Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn. La etendita mano rezigne falis kaj li senvorte aŭskultis la lacan spiretadon de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo.

­ Neniu kuraĝis rompi la silenton (никто не смел нарушить тишину)... Menaŝe kun sekaj okuloj (с сухими глазами) rigardis al angulo de la plafono (смотрел в угол потолка), kie grasa araneo ŝpinis sian reton (где жирный паук плёл свою сеть: ŝpini – прясть, сучить). Li admiris ĝian lertan laboradon (он любовался его ловкой работой), post momento konstatis (через мгновение признал: «констатировал»), ke la plafono estas tro malpura (что потолок слишком грязный: pura – чистый). Jen venis al lia kapo ideo (то приходила в его голову идея) pri renovigo de la urbeta sinagogo (об обновлении городской синагоги), kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj (где в тёмных углах плели сети похожие пауки: lumo – свет), jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno (то он вспоминал о дне своей свадьбы: «пира женитьбы»: festeno – пир), kiam lia bona amiko (когда его добрый друг), la lignaĵisto Aron (деревообработчик Арон: ligno – древесина, lignaĵo – изделие из дерева), senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo (бесплатно покрасил этот потолок масляной краской: pago – плата)... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj (деревообработчика убили уже два года назад: morti – умереть)... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer (как душераздирающе дышит маленький Лазарь: taŭzi – трепать, мять; терзать)! Tiu ĉi stertora spirado (это хриплое дыхание)... ve (увы)... tiu ĉi neniam ripozanta spirado (это никогда не отдыхающее дыхание)... La patra kiso infektis lin (отцовский поцелуй заразил его)... Li (он), Menaŝe, estas la mortigisto (убийца)... kaj tiu araneo kiel rapide laboras (а тот паук как быстро работает)... Ĉu ĝi havas pulmon (есть ли у него лёгкие)?

Neniu kuraĝis rompi la silenton... Menaŝe kun sekaj okuloj rigardis al angulo de la plafono, kie grasa araneo ŝpinis sian reton. Li admiris ĝian lertan laboradon, post momento konstatis, ke la plafono estas tro malpura. Jen venis al lia kapo ideo pri renovigo de la urbeta sinagogo, kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj, jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno, kiam lia bona amiko, la lignaĵisto Aron, senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer! Tiu ĉi stertora spirado... ve... tiu ĉi neniam ripozanta spirado... La patra kiso infektis lin... Li, Menaŝe, estas la mortigisto... kaj tiu araneo kiel rapide laboras... Ĉu ĝi havas pulmon?

La pala virino rigardis sian edzon (бледная женщина смотрела на своего мужа). Lia vira (его мужское), barbokovrita vizaĝo (покрытое бородой лицо: barbo – борода) ŝajnis tiel infana (казалось таким детским)! Tiel infana, tiel mizera (таким жалким), tiel sensanga (таким бескровным: sango – кровь)! Kie ŝi vidis tian vizaĝon (где она видела такое лицо)? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno (она напрасно пыталась вспомнить о похожем выражении лица), kvankam ŝi kuraĝus ĵuri (хотя она осмелилась бы поклясться), ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon (что часто она встречала уже это чистое детское выражение лица). Ŝia erarvaganta rigardo (её блуждающий взгляд: erari – ошибаться) subite falis al la malgranda Lejzer (внезапно упал на маленького Лазаря) kaj ŝi (и она), kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus (словно впервые она /это/ признала), miris pri la simileco (удивилась сходству). La filo similas al sia patro (сын похож на своего отца)... La patro similas al sia filo (отец похож на своего сына)... Ili havas saman mienon (у них одинаковое выражение лица), saman sorton (одинаковая судьба)...

Предыдущая главаГлава 27 из 51Следующая глава