Li komencis babiladon (он начал болтовню). Li parolis pri sia ofico (он говорил о своей должности), pri la nova salajro-altigo (о новом повышении зарплаты), pri la nova skribisto (о новом писаре), kiu estas terure impertinenta (который ужасно нахален). Foje li kuraĝis rememorigi lin (однажды он осмелился напомнить ему), ke antaŭ nelonge sinjoro (что недавно господин) Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto (был ещё писарем) kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo (и звали его господин Дынная Голова). Terura impertinenteco (ужасное нахальство). (Sed kion fari (но что делать), la nova skribisto estas nevo de la departementestro (новый писарь – племянник начальника департамента). Ho, se li ne konsiderus altvalora (если бы он не считал ценной: konsideri – рассматривать, принимать во внимание, учитывать, valora – ценный) la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro (дружбу между ним и господином начальником департамента), tiam li punus severe la petolan (тогда он бы наказал строго озорного), senpripensan junulon (бездумного юношу: pripensi – обдумывать).) Li parolis kaj parolis (он говорил и говорил), ĝis fine li decidis (до /тех пор, пока/ наконец он не решил) kaj (и) – svatis la fraŭlinon por si (посватал девицу за себя: «для себя»).
Li komencis babiladon. Li parolis pri sia ofico, pri la nova salajro-altigo, pri la nova skribisto, kiu estas terure impertinenta. Foje li kuraĝis rememorigi lin, ke antaŭ nelonge sinjoro Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo. Terura impertinenteco. (Sed kion fari, la nova skribisto estas nevo de la departementestro. Ho, se li ne konsiderus altvalora la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro, tiam li punus severe la petolan, senpripensan junulon.) Li parolis kaj parolis, ĝis fine li decidis kaj – svatis la fraŭlinon por si.
Iom mirante (немного удивляясь), iom surprizite pro la neatendita atako (немного поражённо из-за внезапного нападения) (Dio donu tian atakon al ĉiu fraŭlino (дай Бог такое нападение каждой девушке)!) iom ruĝiĝante (немного краснея: ruĝa – красный) ŝi donis respondon (она дала ответ): jes (да)!
Baldaŭ okazis la edziĝa festo (вскоре состоялась свадьба: «праздник женитьбы») en intima familia rondo (в узком семейном кругу: intima – близкий, задушевный). Sinjoro Melonkapo – pardonu (простите)! (mi preskaŭ forgesis (я почти забыл), ke li estas jam oficisto (что он – уже чиновник)) – sinjoro Kazimiro Georgo Precko kvazaŭ naĝis en la maro de la feliĉo (как будто плавал в море счастья).
Iom mirante, iom surprizite pro la neatendita atako (Dio donu tian atakon al ĉiu fraŭlino!) iom ruĝiĝante ŝi donis respondon: jes!
Baldaŭ okazis la edziĝa festo en intima familia rondo. Sinjoro Melonkapo – pardonu! (mi preskaŭ forgesis, ke li estas jam oficisto) – sinjoro Kazimiro Georgo Precko kvazaŭ naĝis en la maro de la feliĉo.
En la antaŭurba kvartalo (в пригородном квартале) al alia sinjoreto (другому маленькому господину) portis ĉiumatene du bulkojn (приносила каждое утро две булки) kaj duonlitran poteton da lakto (и пол-литровый горшочек молока) – la servistino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj (служанка с красными руками и ушибленными локтями) kaj... okuloj ruĝaj pro dumnokta plorado (глазами, красными от ночного плача: nokto – ночь).
En la antaŭurba kvartalo al alia sinjoreto portis ĉiumatene du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto – la servistino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj... okuloj ruĝaj pro dumnokta plorado.
Jam ŝajnis (уже казалось), ke la providenco plenumis nur parte (что провидение выполнило только частично) la dezirojn de nia heroo (желания нашего героя) (por senpaciencaj homoj (для нетерпеливых людей) ĉio ŝajnas esti duone farita (всё кажется: «кажется быть» наполовину сделанным)), ĉar lia plej dorlotata deziro ne realiĝis (потому что его самое заветное желание не осуществилось: dorloti – баловать; лелеять, reala – реальный). La silenton de la hejmo (тишину дома) ne rompis ridado de infanaj lipoj (не нарушал смех детских губ).
Ĉio estis en ordo (всё было в порядке). Modesta kontenteco (скромное удовлетворение, довольство), paca kunvivado (мирное сосуществование) karakterizis lian familian vivon (характеризовали его семейную жизнь). Ankaŭ la financa situacio pliboniĝis (финансовая ситуация тоже улучшилась), ĉar oni elektis lian edzinon (потому что выбрали его жену) instruistino en elementa lernejo (учительницей в начальной: «элементарной, основной» школе).
Jam ŝajnis, ke la providenco plenumis nur parte la dezirojn de nia heroo (por senpaciencaj homoj ĉio ŝajnas esti duone farita), ĉar lia plej dorlotata deziro ne realiĝis. La silenton de la hejmo ne rompis ridado de infanaj lipoj.
Ĉio estis en ordo. Modesta kontenteco, paca kunvivado karakterizis lian familian vivon. Ankaŭ la financa situacio pliboniĝis, ĉar oni elektis lian edzinon nstruistino en elementa lernejo.
Malgraŭ ĉio (несмотря на всё) lia animo havis sekretan doloron (его душа имела тайную боль), kiu senĉese turmentis lin (которая непрерывно мучила его: ĉesi – перестать, прекратиться). Ofte li pasigis longajn horojn en melankolio (часто он проводил долгие часы в печали). Nedivenebla ĉagreno (необъяснимая тоска: diveni – угадать, разгадать) tranĉis sulkojn sur lia frunto (прорезала морщины на его лбу). Kiam oni parolis antaŭ li pri infanoj (когда говорили при нём: «перед ним» о детях), tuj larman vualon tiris al liaj okuloj (тотчас пелену слёз влекло к его глазам = застилало его глаза слезами) ia stranga emocio (какое-то странное волнение). Ne unufoje okazis (не один раз случалось), ke promenante sur la strato (что прогуливаясь по улице) li haltigis preterpasantan infanon (он останавливал проходящего мимо ребёнка). Kun malgaja rideto li profundiĝis (с грустной улыбкой он углублялся: profunda – глубокий) en observo de la senkulpaj okuloj (в созерцание невинных глаз: observi – наблюдать, следить, kulpo – вина) kaj ŝovis kelkajn groŝojn por bombono (и совал несколько грошей на конфету) en la etajn manojn (в маленькие руки). Poste (потом), kvazaŭ rifuĝante de persekutanta penso (словно спасаясь от преследующей мысли), li kuris tien kaj reen (он бегал туда и сюда: «туда и обратно») de strato al strato (от улицы к улице).
Malgraŭ ĉio lia animo havis sekretan doloron, kiu senĉese turmentis lin. Ofte li pasigis longajn horojn en melankolio. Nedivenebla ĉagreno tranĉis sulkojn sur lia frunto. Kiam oni parolis antaŭ li pri infanoj, tuj larman vualon tiris al liaj okuloj ia stranga emocio. Ne unufoje okazis, ke promenante sur la strato li haltigis preterpasantan infanon. Kun malgaja rideto li profundiĝis en observo de la senkulpaj okuloj kaj ŝovis kelkajn groŝojn por bombono en la etajn manojn. Poste, kvazaŭ rifuĝante de persekutanta penso, li kuris tien kaj reen de strato al strato.
Kvar jaroj pasis (четыре года миновали). Foje (однажды), dum plumbkolora novembra posttagmezo (в пасмурный: «цвета свинца» ноябрьский вечер: plumbo – свинец), revenante el sia oficejo (возвращаясь из своей конторы), li estis nekutime gaja (он был непривычно весел: kutimo – привычка, обыкновение). Li ĉirkaŭprenis kaj kisis sian edzinon tiel delikate (он обнял и поцеловал свою жену так нежно), kvazaŭ pie (словно благоговейно), kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo (как в первые дни супружеской жизни). Kun miro ŝi rigardis lin (с удивлением она посмотрела на него).
Li sidiĝis al la tablo (он сел к столу) por trinki tason da kafo (чтобы выпить чашку кофе). Kun oftaj palpebrumoj li petole ridetis al sia edzino (с частыми морганиями он озорно улыбнулся своей жене). Milda (мягким), karesa (ласковым) kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo (и понимание ищущим был его взгляд), sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon (но она не могла разгадать его значение).
Kvar jaroj pasis. Foje, dum plumbkolora novembra posttagmezo, revenante el sia oficejo, li estis nekutime gaja. Li ĉirkaŭprenis kaj kisis sian edzinon tiel delikate, kvazaŭ pie, kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo. Kun miro ŝi rigardis lin.
Li sidiĝis al la tablo por trinki tason da kafo. Kun oftaj palpebrumoj li petole ridetis al sia edzino. Milda, karesa kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo, sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon.
– Strangan humoron vi havas hodiaŭ (странное настроение у тебя сегодня) – ŝi rimarkis (она заметила).
Anstataŭ respondo li salte leviĝis (вместо ответа он вскочил: «прыжком поднялся»: salti – прыгать, levi – поднимать) kaj premante al si la edzinon (и прижимая к себе жену) li kisis kaj kisis ŝin (он целовал и целовал её).
– Nu, kion vi volas (что ты хочешь)?
Por momento li embarasiĝis (на мгновение он смутился: embarasi – затруднять, мешать), residiĝis al la tablo (снова сел к столу). Silento (молчание). Subite (внезапно), kvazaŭ eksplode (словно взорвавшись: «словно от взрыва, взрывно»: eksplodi – взорваться; вспылить, разразиться), li ekkriis (он закричал). Lia edzino preskaŭ faligis la tason (его жена почти уронила = едва не уронила чашку: fali – падать).