К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 20
39%
Страница 20
20

Lia amo estis laŭregula: en komenco rideto, kaj poste – kiseto. La kisoj plioftiĝis. Ili jam ne estis plu ŝtelitaj. (Laŭregule estas ja, ke nur la unua kiso estas ŝtelita.) Kion mi rakontu pri ilia amo? Ĝi estis simpla, ĉiam ripetiĝanta historio de ĉiu amo, ĉar foje... dum bela aŭtuna vespero... Eh, mi ne volas paroli pri tio.

Oni diras (говорят), ke nuntempe ne okazas mirakloj (что теперь не случается чудес). Granda eraro (большая ошибка)!

En iu mateno (в одно утро = однажды утром) la bonfaranta morto (благодетельная смерть) silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo (тихо закрыла веки состарившегося чиновника: «документного червя»: vermo – червь). La vakantan oficon okupis mia heroo (вакантную должность занял мой герой: vaki – быть не занятым, свободным) Kazimiro Georgo Precko, dank' al la bonvolo de la departementestro (благодаря благосклонности начальника департамента). (Jen (вот), multfoje estas utile (много раз полезно) kun humila riverenco saluti la altrangulojn (со смиренным поклоном приветствовать высокопоставленных лиц).) Tiamaniere la providenco plenumis la unuan deziron (таким образом провидение выполнило первое желание: maniero – манера, способ).

Oni diras, ke nuntempe ne okazas mirakloj. Granda eraro!

En iu mateno la bonfaranta morto silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo. La vakantan oficon okupis mia heroo Kazimiro Georgo Precko, dank' al la bonvolo de la departementestro. (Jen, multfoje estas utile kun humila riverenco saluti la altrangulojn.) Tiamaniere la providenco plenumis la unuan deziron.

La nova situacio (новая ситуация, положение) aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj (изменило: «сделало другим» даже поведение его коллег). Ili ne kuraĝis plu nomi lin (они не смели больше называть его) sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis (он сам тоже преобразился: «сменил форму»: formo – форма). La harojn li lasis kreski ĝis tia longeco (волосам он позволил расти до такой длины), kiu ebligis fari laŭmodan frizuron (которая позволяла сделать модную причёску). Kun troa zorgo li penadis (с чрезмерной тщательностью он пытался) bantumi elegantajn kravatojn (завязать элегантные галстуки: banto – бант) el multkoloraj rubandoj (из разноцветных: «многоцветных» лент). Eĉ lukson li permesis al si (даже роскошь он позволял себе). Li mendis du novajn vestojn (он заказал два новых костюма). (Unu estu por la festotagoj (один пусть будет для праздничных дней) kaj la alia en la oficejo (а другой – /носить/ в конторе) por konservi la oficialan dignecon (чтобы сохранять официальное достоинство)!) Li fariĝis incitema en la laboro (он сделался раздражительным в работе: inciti – раздражать) kaj pli aŭdaca en la revado (и более дерзким в мечтах: «мечтании»).

La nova situacio aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj. Ili ne kuraĝis plu nomi lin sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis. La harojn li lasis kreski ĝis tia longeco, kiu ebligis fari laŭmodan frizuron. Kun troa zorgo li penadis bantumi elegantajn kravatojn el multkoloraj rubandoj. Eĉ lukson li permesis al si. Li mendis du novajn vestojn. (Unu estu por la festotagoj kaj la alia en la oficejo por konservi la oficialan dignecon!) Li fariĝis incitema en la laboro kaj pli aŭdaca en la revado.

Li pensadis pri edziĝo (он помышлял о женитьбе: edzo – муж). Multfoje li rememoris pri la knabino kun ruĝaj manoj (много раз он вспоминал о девушке с красными руками) kaj kontuzitaj kubutoj (и ушибленными локтями) kaj lia fantazio vagadis ĉiam pli kaj pli malproksimen (и его фантазия забредала всегда более и более далеко = всё дальше и дальше). Li jam vidis sin kun infano (он уже видел себя с ребёнком) rajdanta sur liaj genuoj (сидящим верхом на его коленях), kiam la hometo per graciaj manetoj (когда человечек изящными ручками) tordas liajn lipharojn (крутит его усы)...

Li pensadis pri edziĝo. Multfoje li rememoris pri la knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj lia fantazio vagadis ĉiam pli kaj pli malproksimen. Li jam vidis sin kun infano rajdanta sur liaj genuoj, kiam la hometo per graciaj manetoj tordas liajn lipharojn...

Havante novan oficon (имея новую должность) li luis ankaŭ novan loĝejon (он снял также новое жильё). Nur malofte li renkontis la modestan idealon (лишь изредка он встречал скромный идеал). (Hja, malnova vero (старая истина), ke la ofico donas multe da laboroj (что должность даёт много работы), precipe (особенно), se la amata persono ne plu konvenas al la nova situacio (если любимая особа больше не подходит к новой ситуации).) Verdire (по правде говоря), la amrilato de la modeste salajrita skribisto (любовные отношения скромно оплачиваемого писаря) tute ne plaĉis jam al la sinjoro "oficisto" (совсем не нравились уже господину «чиновнику»).

Havante novan oficon li luis ankaŭ novan loĝejon. Nur malofte li renkontis la modestan idealon. (Hja, malnova vero, ke la ofico donas multe da laboroj, precipe, se la amata persono ne plu konvenas al la nova situacio.) Verdire, la amrilato de la modeste salajrita skribisto tute ne plaĉis jam al la sinjoro "oficisto".

Sed venis la providenco bonŝance (но пришло провидение удачно, к счастью: ŝanco – шанс; удача) (ĝi venas ĉiam bonŝance (оно приходит всегда удачно)) kaj kondukis lin al amuzado (и привело его на вечеринку: «забаву») dum la lasta tago de la jaro (в последний день года). Tie li konatiĝis kun instruistino (там он познакомился с учительницей), kiu ne havis tiutempe postenon (у которой не было в то время работы: posteno – должность). Ŝi estis grizokula (она была сероглазая), malaltfrunta (низколобая) kaj larĝbuŝa fraŭlino (и широкоротая девица). Tuj evidentiĝis (тотчас выяснилось), ke la sako trovis sian flikon (что мешок нашёл свою заплатку).

Sed venis la providenco bonŝancei venas ĉiam bonŝance) kaj kondukis lin al amuzado dum la lasta tago de la jaro. Tie li konatiĝis kun instruistino, kiu ne havis tiutempe postenon. Ŝi estis grizokula, malaltfrunta kaj larĝbuŝa fraŭlino. Tuj evidentiĝis, ke la sako trovis sian flikon.

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj (он старательно рассматривал с частыми морганиями) la delikatajn konturojn de la blankaj manoj (изящные очертания белых рук). (Je Dio (Боже), ŝi havas vere belegajn manetojn (у неё действительно прекрасные ручки). Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto (такие ручки есть только у госпожи, её светлости: sinjorino – госпожа) de la departementestro (/жены/ начальника департамента). La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ (Бог пусть позаботится о здоровье обоих)!) Li ebriiĝis (он опьянел: ebria – пьяный) de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolоraj haroj (от запаха её напомаженных волос цвета соломы: pajlo – солома) kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana (и в его душе померкло изображение краснорукого: hela – светлый, яркий), glathara idealo (гладковолосого идеала: glata – гладкий).

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj la delikatajn konturojn de la blankaj manoj. (Je Dio, ŝi havas vere belegajn manetojn. Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto de la departementestro. La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ!) Li ebriiĝis de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolоraj haroj kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana, glathara idealo.

Предыдущая главаГлава 20 из 51Следующая глава