— Plenumu vian devon!
...kaj la muskola brako de Rufus levis, eksvingis la martelon je bato...
Sinjoro Melonkapo
(Господин Дынная Голова)
Unu el la plej simplaj figuroj (одной из самых простых личностей: «фигур, образов») estis sinjoro Melonkapo (был господин Дынная Голова: melono – дыня). Tiu ĉi nomo (это имя), moke donacita al li (в насмешку дарованное ему: moki – насмехаться, издеваться) de liaj kolegoj (его коллегами), iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan (постепенно почти заставило забыть официальное: iom post iom – постепенно, мало-помалу, букв. «несколько после несколько»). Nur malofte oni memorigis lin (только изредка напоминали ему: ofta – частый), ke antaŭ dudek ses jaroj (что двадцать шесть лет назад) li estis baptita Kazimiro Georgo Precko (он был окрещён Казимиром Георгом Прецко). La altruditan nomon (навязанное имя: trudi – навязывать) li portis kun sama tolero silenta (он носил с таким же молчаливым терпением), kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo (как и бремя повседневной жизни: ŝarĝo – груз, нагрузка).
Unu el la plej simplaj figuroj estis sinjoro Melonkapo. Tiu ĉi nomo, moke donacita al li de liaj kolegoj, iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan. Nur malofte oni memorigis lin, ke antaŭ dudek ses jaroj li estis baptita Kazimiro Georgo Precko. La altruditan nomon li portis kun sama tolero silenta, kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo.
Li estis modeste salajrita skribisto (он был скромно оплачиваемый писарь: salajro – зарплата, skribi – писать) ĉe la departementestro (при начальнике департамента). (Ho, la sinjoro departementestro (господин начальник департамента) estas vere altrangulo (действительно высокопоставленная персона: alta – высокий, rango – ранг, чин). Li havas kaleŝon (у него есть коляска) kun du paroj da pursangaj ĉevaloj (с двумя парами чистокровных лошадей), kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon (и он может одолжить даже автомобиль: prunti – заимствовать, peti – просить) de lia grafa moŝto (у его графской светлости) por eventualaj ekskursoj (для возможных поездок: «экскурсий»)). Sinjoro Melonkapo – ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto (потому что отныне мы будем называть его так в рассказе) – havis sensignifan malaltan staturon (имел маленький: «незначительный, ничтожный» низкий рост: signifo – значение, staturo – осанка, фигура; рост). Lia ronda kapo (его круглая голова) kun haroj ĝisradike tonditaj (с волосами, до корней остриженными: radiko – корень), la malgranda pinta nazo (маленький остроконечный нос), ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta (всегда красный и потный: ŝviti – потеть), la senĉese palpebrumantaj okuloj (непрерывно моргающие глаза: ĉesi – перестать, прекратиться) fulgonigraj kaj senesprimaj (чёрные, как сажа, и невыразительные: fulgo – сажа, esprimi – выражать), la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj (черты, в полной дисгармонии сформированные: «устроенные») de la kaprica mano de la naturo (капризной рукой природы), donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton (придавали его лицу комически серьёзный вид). Li ŝajnis pli simpla (он казался проще), sensignifa (ничтожнее) ol estis efektive (чем был на самом деле: efektiva – действительный).
Li estis modeste salajrita skribisto ĉe la departementestro. (Ho, la sinjoro departementestro estas vere altrangulo. Li havas kaleŝon kun du paroj da pursangaj ĉevaloj, kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon de lia grafa moŝto por eventualaj ekskursoj). Sinjoro Melonkapo – ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto – havis sensignifan malaltan staturon. Lia ronda kapo kun haroj ĝisradike tonditaj, la malgranda pinta nazo, ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta, la senĉese palpebrumantaj okuloj fulgonigraj kaj senesprimaj, la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj de la kaprica mano de la naturo, donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton. Li ŝajnis pli simpla, sensignifa ol estis efektive.
En lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn (в его наивной душе породила жизнь три желания). En komenco li mem ne konsciis pri ili (сначала он сам не отдавал себе в них отчёта: «не осознавал о них»: konscii – осознавать). Poste la sonĝoj fariĝis revoj (потом сны сделались мечтами) kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj (и постепенно мечты оказались осуществимыми желаниями: evidenta – очевидный; evidentiĝi – обнаружиться, выясниться, reala – реальный, realigi – реализовать, осуществить). Tri modestaj deziroj de modesta homo (три скромных желания скромного человека): ofico (служба, должность) por certigi la ekzistadon (чтобы обеспечить существование: certa – уверенный, несомненный); edzineto bonkora (добродушная: «добросердечная» жёнушка) por dividi la zorgojn (чтобы разделить заботы) kaj infano ridetanta (и улыбающийся ребёнок) por doni feliĉajn minutojn (чтобы дать счастливые минуты) post la grizaj horoj de la laboro (после однообразных: «серых» часов работы).
Memkompreneble ĉio dependas de la providenco (разумеется, всё зависит от провидения: komprenebla – понятный). (Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi (как много требуют от тебя)!)
En lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn. En komenco li mem ne konsciis pri ili. Poste la sonĝoj fariĝis revoj kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj. Tri modestaj deziroj de modesta homo: ofico por certigi la ekzistadon; edzineto bonkora por dividi la zorgojn kaj infano ridetanta por doni feliĉajn minutojn post la grizaj horoj de la laboro.
Memkompreneble ĉio dependas de la providenco. (Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi!)
Li estis enamiĝinta (он был влюблён), sed konforme al la provizora ofico (но в соответствии с временной должностью: konformi – соответствовать). La amata idealo (возлюбленным идеалом) estis servistino ĉe lia dommastro (была служанка у его домохозяина). Knabino kun ruĝaj manoj (девушка с красными руками) kaj kontuzitaj kubutoj (и ушибленными локтями). Ŝi ĉiutage vekis lin (она каждый день будила его), alportante kun granda bruo du bulkojn (принося с большим шумом две булки) kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo (и пол-литровый горшочек молока на завтрак). Ŝi zorgis pri lia mizera kamero (она заботилась о его жалком чулане), kiun li nomis plenkontente (который он называл с полным удовлетворением: kontenta – довольный) "mia ĉambro (моя комната)".
Li estis enamiĝinta, sed konforme al la provizora ofico. La amata idealo estis servistino ĉe lia dommastro. Knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj. Ŝi ĉiutage vekis lin, alportante kun granda bruo du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo. Ŝi zorgis pri lia mizera kamero, kiun li nomis plenkontente "mia ĉambro".
Kelkfoje (несколько раз), dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon (пока золушка дома ловко орудовала метлой: cindro – пепел, зола, balai – мести, подметать), li sidis en la sola kaduka fotelo (он сидел в единственном ветхом кресле), kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon (чьи пружины уже давно проткнули материю) kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn (и когда девушка стыдливо опускала свои глаза: honto – стыд, levi – поднимать) por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero (чтобы украдкой бросить взгляд на господина из чулана: ŝteli – красть), li ĉiam respondis bonkore (он всегда отвечал добродушно: «добросердечно») per embarasa rideto (смущающей: «затруднительной, мешающей» улыбкой). Foje li fariĝis tre kuraĝa (однажды он сделался очень смелым). Li ŝtelis kiseton (он сорвал: «украл» небольшой поцелуй), apenaŭ senteblan (едва чувствуемый = едва заметный: senti – чувствовать).
Kelkfoje, dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon, li sidis en la sola kaduka fotelo, kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero, li ĉiam respondis bonkore per embarasa rideto. Foje li fariĝis tre kuraĝa. Li ŝtelis kiseton, apenaŭ senteblan.
Lia amo estis laŭregula (его любовь была правильной, по правилам: regulo – правило): en komenco rideto (сначала улыбка), kaj poste – kiseto (потом – небольшой поцелуй). La kisoj plioftiĝis (поцелуи участились: ofta – частый). Ili jam ne estis plu ŝtelitaj (они уже не были более тайными: «украденными»). (Laŭregule estas ja (по правилам ведь /должно быть/), ke nur la unua kiso estas ŝtelita (что только первый поцелуй тайный).) Kion mi rakontu pri ilia amo (что мне рассказать об их любви)? Ĝi estis simpla (она была простой), ĉiam ripetiĝanta historio (всегда, постоянно повторяющейся историей: ripeti – повторить) de ĉiu amo (каждой любви), ĉar foje (потому что однажды)... dum bela aŭtuna vespero (во время красивого осеннего вечера)... Eh, mi ne volas paroli pri tio (я не хочу говорить об этом).