Unu el la krucportantoj terenfalis (один из несущих крест упал на землю) jam la trian fojon (уже в третий раз). Estis leĝo (был закон), ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon (что каждый осуждённый сам должен был нести свой крест) ĝis la ekzekutejo (до места казни). La leĝo estas leĝo (закон есть закон), kaj Rufus levis sian skurĝon (поднял свою плеть) por revigligi la inertajn membrojn de la malfeliĉulo (чтобы оживить бездеятельные = слабые члены несчастного).
Sed la levita mano haltis (но поднятая рука остановилась). Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino (остановил её плачущий голос женщины).
— Majstro (мастер), benu mian fileton (благослови моего сыночка), la blindan senpekulon (слепого безгрешного человека: peko – грех)!
Unu el la krucportantoj terenfalis jam la trian fojon. Estis leĝo, ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon ĝis la ekzekutejo. La leĝo estas leĝo, kaj Rufus levis sian skurĝon por revigligi la inertajn membrojn de la malfeliĉulo.
Sed la levita mano haltis. Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino.
— Majstro, benu mian fileton, la blindan senpekulon!
Subite Rufus sentis (внезапно Руфус почувствовал), kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo (как будто его сердце билось в горле). Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj (он видел в первом ряду стоящих у дороги) knabeton kaj genuantan virinon (маленького мальчика и стоящую на коленях женщину: genuo – колено, genui – стоять на коленях). Kaj ili estis la liaj (и они были его) kaj li vidis post momento (и он увидел через мгновение), ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas (что израненная плетью рука упавшего поднимается) kaj la tremanta mano (и дрожащая кисть руки) milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto (мягко начинает ласкать кудрявую голову мальчугана), kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon (и он слышал замирающе тихий = еле слышный голос).
— Virino (женщина), cia kredo estos benata (твоя вера будет благословлена)...
Subite Rufus sentis, kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo. Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj knabeton kaj genuantan virinon. Kaj ili estis la liaj kaj li vidis post momento, ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas kaj la tremanta mano milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto, kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon.
— Virino, cia kredo estos benata...
La skurĝo falis el la levita mano (плеть упала из поднятой руки). Rufus ne vidis klare plu (не видел ясно более). Larmoj vualis liajn okulojn (слёзы застили его глаза). Li nur konjektis (он только предполагал, догадывался), ke tiu virino (что та женщина), falinta survizaĝen en la polvon de la vojo (упавшая на лицо = лицом вниз в пыль дороги: vizaĝo – лицо) kaj kun arda plorego (и с жарким рыданием) kisanta la faligitan skurĝon (целующая оброненную плеть: fali – падать), estas lia virino (его женщина). Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj (свинцово тяжёлыми сделались его ноги: plumbo – свинец), kaj li sentis (и он почувствовал), kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro (словно кто-то положил тот крест на его сердце). Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li (до сих пор всё было безразлично для него), ĉu Barabas' (Варрава ли), ĉu alia krimulo (другой ли преступник), sed de nun (но отныне)... de nun... Terure (ужасно)!
La skurĝo falis el la levita mano. Rufus ne vidis klare plu. Larmoj vualis liajn okulojn. Li nur konjektis, ke tiu virino, falinta survizaĝen en la polvon de la vojo kaj kun arda plorego kisanta la faligitan skurĝon, estas lia virino. Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj, kaj li sentis, kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro. Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li, ĉu Barabas', ĉu alia krimulo, sed de nun... de nun... Terure!
Por helpi en la krucportado (чтобы помочь в несении креста), la komandanto prenis iun el la amaso (командир взял кого-то из толпы), kaj la funebra trupo denove ekiris (и траурный отряд снова пошёл). Rufus maŝine (механически), preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto (почти бессознательно шагал позади приговорённого: konscio – сознание). La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis (гвозди и молоток в жестяной коробке звенели)... tintis ĉe ĉiu paŝo (при каждом шаге), sed la mortvoka tintado nun ŝiris (но заунывный звон теперь рвал), taŭzis la koron (терзал сердце) de Rufus.
Por helpi en la krucportado, la komandanto prenis iun el la amaso, kaj la funebra trupo denove ekiris. Rufus maŝine, preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto. La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis... tintis ĉe ĉiu paŝo, sed la mortvoka tintado nun ŝiris, taŭzis la koron de Rufus.
*
Oni metis la krucon sur la teron (положили крест на землю), kaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin (и приговорённый молча: «бессловесно» лёг на него). Kun najlo kaj martelo en la manoj (с гвоздём и молотком в руках) Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito (стоял на коленях у правой руки осуждённого: genuo – колено) kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton (и неподвижно смотрел на послушно напрягающуюся ладонь: streĉi – напрячь, натянуть). Post momento li devos najli ĝin al la kruco (через мгновение он должен будет пригвоздить её к кресту). Kaj ĝuste tiun manon (и именно ту руку), kiu benis lian filon (которая благословила его сына)... kaj ĝuste la manon de tiu (и именно руку того), kies ĉiun deziron plenumi li decidis (чьё каждое желание исполнить он решил). Kion fari (что делать)? Kion li povus fari (что он мог бы сделать)? Kion li devus fari (что он должен бы сделать)? Tiuj demandoj turmentis lin (эти вопросы мучили его). La disciplino batalis kontraŭ nova (дисциплина боролась против нового), neniam konata sento en li (никогда не известного чувства в нём), kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton (и его сдерживаемые слёзы упали в напряжённую ладонь): la larmoj de la ekzekutisto (слёзы палача).
Oni metis la krucon sur la teron, kaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin. Kun najlo kaj martelo en la manoj Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton. Post momento li devos najli ĝin al la kruco. Kaj ĝuste tiun manon, kiu benis lian filon... kaj ĝuste la manon de tiu, kies ĉiun deziron plenumi li decidis. Kion fari? Kion li povus fari? Kion li devus fari? Tiuj demandoj turmentis lin. La disciplino batalis kontraŭ nova, neniam konata sento en li, kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton: la larmoj de la ekzekutisto.
La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus (мужчина на кресте смотрел извиняюще, снисходительно: «давая прощение» на Руфуса: pardoni – прощать).
Je la komando du pezaj marteloj (по команде два тяжёлых молотка), preskaŭ samtempe brue falis sur la najlojn (почти одновременно шумно обрушились на гвозди), sed Rufus (но Руфус), eble unuafoje en sia vivo (возможно, впервые в своей жизни), restis surda por la ordono (остался глух для приказа = к приказу). Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplaton (с парализованными силами он смотрел на ладонь), konvulsie tordiĝantan pro la doloro (судорожно скручивающуюся = сводимую судорогой от боли: tordi – выкручивать, скручивать), ĝis rekonsciigis lin la milda (пока не привёл его в сознание мягкий), peteganta voĉo de la martiro (умоляющий голос мученика).
— Plenumu vian devon (исполняй свой долг)!
...kaj la muskola brako de Rufus levis (и мускулистая рука Руфуса подняла), eksvingis la martelon je bato (взмахнула молотком в ударе)...
La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus.
Je la komando du pezaj marteloj, preskaŭ samtempe brue falis sur la najlojn, sed Rufus, eble unuafoje en sia vivo, restis surda por la ordono. Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplaton, konvulsie tordiĝantan pro la doloro, ĝis rekonsciigis lin la milda, peteganta voĉo de la martiro.