К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 17
33%
Страница 17
17

*

Rufus kun siaj tri kamaradoj (со своими тремя товарищами) staris antaŭ la pilorio (стоял перед позорным столбом). Li tenis la skurĝon en la pugniĝinta mano (он держал плеть в сжатой в кулак руке: pugno – кулак) kaj kun kutima indiferenteco rigardis jen al la viro (и с привычным равнодушием смотрел то на мужчину), ligata de soldatoj (привязываемого солдатами), jen al la freneze bruanta amaso (то на безумно шумящую толпу). La unua ne tre interesis lin (первый не очень интересовал его), ĉar li certe devas esti krimulo (потому что он, конечно, должен быть преступником), kaj la duan li malŝatis (а вторую он ненавидел), abomenis (терпеть не мог: abomeno – отвращение). Tamen por momento li sentis ian kompaton al la viro (однако на миг он почувствовал какую-то жалость к мужчине) kaj indulgon al la malamata plebo de Jerusalemo (и снисхождение к ненавистной черни Иерусалима), el kiu devenis ankaŭ tiu rabeno (из которой происходил и тот раввин), kiu redonos la vidon al lia fileto (который вернёт зрение его сынишке). Eble la etulo ĵus (возможно, малыш только что = как раз сейчас: eta – маленький) estas benata de tiu viro (благословляем тем человеком) = (малыша благословляет тот человек).

Rufus kun siaj tri kamaradoj staris antaŭ la pilorio. Li tenis la skurĝon en la pugniĝinta mano kaj kun kutima indiferenteco rigardis jen al la viro, ligata de soldatoj, jen al la freneze bruanta amaso. La unua ne tre interesis lin, ĉar li certe devas esti krimulo, kaj la duan li malŝatis, abomenis. Tamen por momento li sentis ian kompaton al la viro kaj indulgon al la malamata plebo de Jerusalemo, el kiu devenis ankaŭ tiu rabeno, kiu redonos la vidon al lia fileto. Eble la etulo ĵus estas benata de tiu viro.

Komando eksonis (команда прозвучала). Rufus fariĝis disciplinita maŝino (сделался дисциплинированной = отлаженной машиной), eklevis la skurĝon (поднял плеть) kaj komencis kruele draŝi per ĝi la duonnudan viron (и начал жестоко молотить ею полуголого мужчину). La skurĝobatoj postlasis sangajn striojn (удары плети оставляли кровавые полосы). La amaso histerie ĝuis la vandalismon (толпа истерически наслаждалась /этим/ варварством: vandalo – вандал; варвар). Nur la viro ĉe la pilorio silentis (только мужчина у позорного столба молчал). Klinante la kapon al sia brusto (склоняя голову к своей груди), li toleris ĉion sen ĝemo (он терпел всё без стона), sen veo (без жалобы), kun martira sinofero (с мученическим самопожертвованием: martiro – мученик, oferi – жертвовать).

Komando eksonis. Rufus fariĝis disciplinita maŝino, eklevis la skurĝon kaj komencis kruele draŝi per ĝi la duonnudan viron. La skurĝobatoj postlasis sangajn striojn. La amaso histerie ĝuis la vandalismon. Nur la viro ĉe la pilorio silentis. Klinante la kapon al sia brusto, li toleris ĉion sen ĝemo, sen veo, kun martira sinofero.

Rufus, incitite de tiu ĉi apatio (раздражённый этим безразличием), komencis furiozadi (начал неистовствовать). Per tuta forto li skurĝis (всей силой = со всей силы он стегал), ne rigardante plu la lokon (не глядя больше на место), kie profundajn vundojn tranĉis la akraj stanoungoj (где глубокие раны прорезали острые оловянные когти). Almenaŭ unu veon li volis elvoki (хотя бы один стон он хотел вызвать) el tiu ĉi obstina krimulo (из этого упрямого преступника).

Rufus, incitite de tiu ĉi apatio, komencis furiozadi. Per tuta forto li skurĝis, ne rigardante plu la lokon, kie profundajn vundojn tranĉis la akraj stanoungoj. Almenaŭ unu veon li volis elvoki el tiu ĉi obstina krimulo.

Kiam la komando haltigis lian brakon (когда команда остановила его руку), la skurĝito levis sian kapon (наказанный: «исхлёстанный» поднял свою голову) kaj rigardis al Rufus (и посмотрел на Руфуса). Ĉielblua okulparo (небесно-голубая пара глаз), plena de larmoj (полная слёз). Rufus sentis nekonatan doloron (чувствовал незнакомую боль), kiu kunpremis lian koron (которая сжала его сердце).

— Ĉu mi ne diris (разве я не сказал), frato (брат), ke ĝi vundos mian korpon (что она будет ранить моё тело)?

Por venki la momentan emocion (чтобы преодолеть минутное: «мгновенное» волнение) Rufus kun spita (Руфус с упрямым: spiti – действовать наперекор, вопреки), altrudita indiferenteco (показным, принуждённым: «навязанным» равнодушием: trudi – навязывать) eklevis la ŝultrojn (пожал плечами: «поднял плечи»).

— Ankaŭ mi diris (я тоже сказал), ke tio facile povas okazi (что это легко может случиться).

Kiam la komando haltigis lian brakon, la skurĝito levis sian kapon kaj rigardis al Rufus. Ĉielblua okulparo, plena de larmoj. Rufus sentis nekonatan doloron, kiu kunpremis lian koron.

— Ĉu mi ne diris, frato, ke ĝi vundos mian korpon?

Por venki la momentan emocion Rufus kun spita, altrudita indiferenteco eklevis la ŝultrojn.

— Ankaŭ mi diris, ke tio facile povas okazi.

*

Jam de longa tempo (уже с давних пор) ne okazis io simila en Jerusalemo (не случалось что-либо подобное в Иерусалиме). Tio estis ja kurioza spektaklo (это было правда: «ведь» любопытное зрелище: «представление»), kaj nemirinde (и не удивительно), ke la tuta urbo venis por rigardi (что весь город пришёл посмотреть) la justofaron de Romo (на справедливое дело Рима = как вершится правосудие Рима). Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo al la Golgoto (с обеих сторон дороги к Голгофе) svarmis la amaso (кишела толпа), precipe virinoj (главным образом женщины). Multaj funebre vestis sin (многие траурно оделись = оделись в траур), multaj laŭte ploris (многие громко плакали) kaj tre multaj kraĉadis (и очень многие плевались), mokis la kondamnitojn (глумились над осуждёнными).

Jam de longa tempo ne okazis io simila en Jerusalemo. Tio estis ja kurioza spektaklo, kaj nemirinde, ke la tuta urbo venis por rigardi la justofaron de Romo. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo al la Golgoto svarmis la amaso, precipe virinoj. Multaj funebre vestis sin, multaj laŭte ploris kaj tre multaj kraĉadis, mokis la kondamnitojn.

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto (шагал позади приговорённого: «того, который будет распят»: antaŭ – перед, впереди, krucumi – распять). Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo (при каждом шаге звенели гвозди и молоток) en lia lada skatolo (в его жестяной коробке). Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon (он бездумно слушал заунывный: «зовущий смерть» звон: voki звать). Ĝi distris lin dum la longa vojo (он отвлекал его во время долгого пути).

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto. Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo en lia lada skatolo. Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon. Ĝi distris lin dum la longa vojo.

Предыдущая главаГлава 17 из 51Следующая глава