К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 16
31%
Страница 16
16

De malproksime murmuris obtuza bruo (издалека журчал глухой шум). Furoro de kaprica ventego bruas tiel (ярость переменчивого шторма шумит так: kaprico – каприз, прихоть). Rufus surprizite vidis grandan amason (поражённо увидел большую толпу) antaŭ la pretorio (перед преторией). Ĝi svarmis (она кипела: svarmi – кишеть, роиться), kriadis (кричала), kverelis (бранилась: kvereli – ссориться; браниться), pugnojn skuante postulis ion (кулаками потрясая, требовала чего-то). Eble ribelo (возможно, бунт), li pensis kaj ekkuris (он подумал и побежал).

Pilato (Пилат), la pretoro (претор), staris sur la supro de la ŝtuparo (стоял на верху лестницы: ŝtupo – ступенька) kaj parolis al la amaso (и говорил толпе = обращался к толпе). Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn (не мог слышать его слов), ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion (потому что громовой ответ народа заглушал всё: brui – шуметь, superi – превосходить, superbrui – заглушать /шумом/).

— Barabas' (Варавва)! Barabas'! Barabas'!

De malproksime murmuris obtuza bruo. Furoro de kaprica ventego bruas tiel. Rufus surprizite vidis grandan amason antaŭ la pretorio. Ĝi svarmis, kriadis, kverelis, pugnojn skuante postulis ion. Eble ribelo, li pensis kaj ekkuris.

Pilato, la pretoro, staris sur la supro de la ŝtuparo kaj parolis al la amaso. Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn, ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion.

— Barabas'! Barabas'! Barabas'!

Rufus ekkomprenis (начал понимать). Ne ribelo (не бунт), sed la amaso postulas juĝon pri Barabas' (а толпа требует суда над Вараввой: «о Варавве»), kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis (которого солдаты недавно арестовали: antaŭ longe – давно). Nur laŭfame li konis la krimulon (только по слухам он знал /этого/ преступника: famo – слава; слухи, молва, krimo – преступление, злодеяние). La brua juĝopostulo (шумное требование суда) rememorigis lin pri la devo (напомнило ему о долге). Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso (локтями он проложил: «пробил» путь для себя сквозь толпу: kubuto – локоть), suprenkuris la ŝtuparon (взбежал по лестнице) kaj rapidis rekte al la korta koridoro (и поспешил прямо к дворовому коридору). Li ne povas manki (он не может отсутствовать: manki – недоставать, не хватать; отсутствовать), ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj (потому что он – один из четверых дежурных палачей). Liaj kamaradoj certe jam atendas lin (его товарищи, конечно, уже ждут его).

Rufus ekkomprenis. Ne ribelo, sed la amaso postulas juĝon pri Barabas', kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis. Nur laŭfame li konis la krimulon. La brua juĝopostulo rememorigis lin pri la devo. Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso, suprenkuris la ŝtuparon kaj rapidis rekte al la korta koridoro. Li ne povas manki, ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj. Liaj kamaradoj certe jam atendas lin.

Lia sepbranĉa skurĝo (его семихвостая плеть: branĉo – ветка; ответвление) pendis sur kolono de la koridoro (висела на столбе коридора). Unu el ĝiaj rimenbranĉoj displektiĝis (один из её хвостов расплёлся: rimeno – ремень, plekti – плести, вить). Necese ripari ĝin (необходимо починить его) kaj fiksi novan stanoungon al ĝi (и прикрепить новый оловянный коготь к нему: stano – олово). Rufus senprokraste eklaboris (незамедлительно заработал = принялся за дело: prokrasti – отложить, отсрочить). Dum la dikaj fingroj plektoligis nodon post nodo (пока большие пальцы завязывали узел за узлом: ligi – завязывать), la pensoj libere vagadis (мысли свободно блуждали). Li vidis antaŭ si la etan blindulon (он видел перед собой маленького слепца) en la nova robo (в новом платье). Baldaŭ li estos kun sia patrino ĉe la miraklofaranto (скоро он будет со своей матерью у чудотворца), kaj tiu certe resanigos lin (и тот, конечно, исцелит его). Eĉ momenton li ne dubis pri tio (даже мгновение = ни одного мгновения он не сомневался в этом), nur tion bedaŭris (только о том сожалел), ke li ne povos ĵeti sin teren antaŭ tiu rabeno (что он не сможет броситься на землю перед тем раввином) kaj per tio esprimi la sinceran dankon (и тем выразить искреннюю благодарность), kiun lia mallerta lango ne kapablus interpreti (которую его неуклюжий язык не был бы способен истолковать = выразить словами: lerta – ловкий, искусный). Li decidis plenumi ĉiun deziron de tiu viro (он решил выполнить каждое желание этого человека), eĉ se la deziro ofendus la romanan soldaton en li (даже если /это/ желание обидело бы римского солдата в нём).

Lia sepbranĉa skurĝo pendis sur kolono de la koridoro. Unu el ĝiaj rimenbranĉoj displektiĝis. Necese ripari ĝin kaj fiksi novan stanoungon al ĝi. Rufus senprokraste eklaboris. Dum la dikaj fingroj plektoligis nodon post nodo, la pensoj libere vagadis. Li vidis antaŭ si la etan blindulon en la nova robo. Baldaŭ li estos kun sia patrino ĉe la miraklofaranto, kaj tiu certe resanigos lin. Eĉ momenton li ne dubis pri tio, nur tion bedaŭris, ke li ne povos ĵeti sin teren antaŭ tiu rabeno kaj per tio esprimi la sinceran dankon, kiun lia mallerta lango ne kapablus interpreti. Li decidis plenumi ĉiun deziron de tiu viro, eĉ se la deziro ofendus la romanan soldaton en li.

Neatendite milde mallaŭta voĉo alparolis lin (неожиданно мягко тихий голос обратился к нему: laŭta – громкий).

— Kion vi faras (что ты делаешь), frato (брат)?

— Mi plektas skurĝon (я вью плеть)... ĉu vi ne vidas (разве ты не видишь)?

— Por kiu (для кого)?

— Por Barabas' (для Вараввы).

— Mi diras al vi (я говорю тебе), frato, ke ĝi vundos mian korpon (что она будет ранить моё тело).

Rufus turnis sin al la voĉo (повернулся к голосу). Lia rigardo renkontis tiun (его взгляд встретил тот /взгляд/) de ĉielblua okulparo (небесно-голубой пары глаз: ĉielo – небо). Neniam li vidis tiajn okulojn (никогда он не видел таких глаз). La viro kun ligitaj manoj (мужчина со связанными руками), gardata de tri soldatoj (охраняемый тремя солдатами), staris kaj rigardis (стоял и смотрел)... rigardis la skurĝon (смотрел на плеть).

Rufus pensis pri Barabas' (подумал о Варавве) kaj indiferente eklevis la ŝultrojn (и равнодушно поднял плечи = пожал плечами).

— Tio facile povos okazi (это легко сможет случиться), — kaj li fiksis akran stanoungon (и он прикрепил острый оловянный коготь) al la riparita branĉo (к починенному хвосту)...

Neatendite milde mallaŭta voĉo alparolis lin.

— Kion vi faras, frato?

— Mi plektas skurĝon... ĉu vi ne vidas?

— Por kiu?

— Por Barabas'.

— Mi diras al vi, frato, ke ĝi vundos mian korpon.

Rufus turnis sin al la voĉo. Lia rigardo renkontis tiun de ĉielblua okulparo. Neniam li vidis tiajn okulojn. La viro kun ligitaj manoj, gardata de tri soldatoj, staris kaj rigardis... rigardis la skurĝon.

Rufus pensis pri Barabas' kaj indiferente eklevis la ŝultrojn.

— Tio facile povos okazi, — kaj li fiksis akran stanoungon al la riparita branĉo...

Предыдущая главаГлава 16 из 51Следующая глава