К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 15
29%
Страница 15
15

Redoni la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta!

Sed Rufus denove esperis (но Руфус снова надеялся). Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto (вечером его женщина говорила о чудотворце: miraklo – чудо), kiu antaŭ tagoj alvenis (который /несколько/ дней назад = некоторое время назад прибыл). Ŝi vidis la pompan akceptadon (она видела роскошный приём). La juna rabeno rajdis sur azeno (молодой раввин ехал верхом на осле: rajdi – ехать верхом), kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn (а женщины стелили дорогие ковры: valora – ценный) sur la vojon antaŭ li (на дорогу перед ним). Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn (мальчики и девочки усыпали улицы: ŝuti – сыпать) per floroj kaj freŝaj palmofolioj (цветами и свежими пальмовыми листьями). Grizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo (седобородые дряхлые старики целовали край его одежды: kaduka – ветхий, дряхлый), kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo (а нищие Иерусалима лили слёзы от радости: almoza – нищенский, larmo – слеза). Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj (везде рассказывали об удивительных делах и учениях: instrui – учить, преподавать) de la juna majstro (молодого мастера). La lepruloj puriĝis (прокажённые очищались: lepro – проказа, pura – чистый) kaj la blinduloj vidas (а слепые видят).

Sed Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Grizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.

Rufus pleniĝis je fido (преисполнился веры, доверия: fidi – доверять, полагаться на кого-л.). Li decidis konduki sian fileton al tiu viro (он решил отвести своего сынишку к тому человеку), sed la deĵoro (но дежурство, служба), la devo (долг) ne estis prokrastebla (был неотложен: prokrasti – отложить, отсрочить). Li devos atendi kelkajn tagojn (он должен будет подождать несколько дней). Kion fari (что делать)? Sed nun (но теперь), antaŭ sia foriro (перед своим уходом), li fariĝis senpacienca (он сделался нетерпеливым: pacienco – терпение). Eble post tagoj la miraklofaranto (возможно, через /несколько/ дней чудотворец) estos forlasinta la urbon (покинет город) kaj tiam (и тогда)... Fine li decidis (наконец он решил): la patrino plenumu tion (мать пусть выполнит то), kion la patro ne povas (что отец не может). Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo (собрав все ценности дома), li metis ilin en cedrolignan skatolon (он положил их в ларец из древесины кедра: cedro – кедр, ligno – дерево, древесина) kaj transdonis ĝin al sia virino (и передал своей женщине).

Rufus pleniĝis je fido. Li decidis konduki sian fileton al tiu viro, sed la deĵoro, la devo ne estis prokrastebla. Li devos atendi kelkajn tagojn. Kion fari? Sed nun, antaŭ sia foriro, li fariĝis senpacienca. Eble post tagoj la miraklofaranto estos forlasinta la urbon kaj tiam... Fine li decidis: la patrino plenumu tion, kion la patro ne povas. Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo, li metis ilin en cedrolignan skatolon kaj transdonis ĝin al sia virino.

— Ŝutu ilin antaŭ liajn piedojn (высыпь их перед его ногами = к его ногам) kaj diru (и скажи), ke Rufus (что Руфус), la romana soldato (римский солдат), per sia vivo estos lia ŝuldanto (своей жизнью будет его должник = своей жизнью будет ему обязан: ŝuldo – долг), se li resanigos la knabeton (если он исцелит мальчугана: sana – здоровый)!

La virino silente neis per kapbalanco (женщина молча отказалась: «отрицала» покачиванием головы: balanci – качать, размахивать).

— Oni diras (говорят), ke li malŝatas la riĉaĵon (что он не любит богатство: ŝati – любить, ценить). Arĝento kaj oro antaŭ li (серебро и золото перед ним) valoras ne pli (стоят не больше) ol la silikoj de la vojo (чем кремни с дороги).

— Ŝutu ilin antaŭ liajn piedojn kaj diru, ke Rufus, la romana soldato, per sia vivo estos lia ŝuldanto, se li resanigos la knabeton!

La virino silente neis per kapbalanco.

— Oni diras, ke li malŝatas la riĉaĵon. Arĝento kaj oro antaŭ li valoras ne pli ol la silikoj de la vojo.

Rufus malespere ekkriis (отчаянно закричал: espero – надежда).

— Kion do vi povos porti por li (что же ты сможешь отнести для него)?!

La pagana virino (языческая женщина = язычница) kun milda rezigno klinis sin al la knabeto (с мягкой отрешённостью склонилась к мальчугану) kaj longe kisis lin (и крепко: «долго» поцеловала его).

— La larmojn kaj doloron de mia patrina koro (слёзы и боль моего материнского сердца).

Rufus la unuan fojon sentis ian admiron pri sia virino (в первый раз почувствовал какое-то восхищение своей женщиной: «о своей женщине»). Li silentis longan momenton (он молчал долгое мгновение), sed poste per muta kapjeso konsentis (но потом немым кивком согласился: jesi – отвечать утвердительно).

Rufus malespere ekkriis.

— Kion do vi povos porti por li?!

La pagana virino kun milda rezigno klinis sin al la knabeto kaj longe kisis lin.

— La larmojn kaj doloron de mia patrina koro.

Rufus la unuan fojon sentis ian admiron pri sia virino. Li silentis longan momenton, sed poste per muta kapjeso konsentis.

*

Jam tagiĝis (уже светало: tago – день), kiam Rufus forlasis la domon (когда Руфус покинул дом). Kokokrioj vokis la sunon (крики петухов призывали солнце). Varmeta vento karesadis la olivarbojn (тепловатый ветер ласкал оливковые деревья: varma – тёплый) en la ĝardeno Getsemane (в Гефсиманском саду). Nun frue vekiĝadis Jerusalemo (теперь рано просыпался Иерусалим: veki – будить), ĉar la proksimiĝanta Pasko (потому что приближающаяся Пасха: proksima – близкий) donis urĝan preparan laboron al la judoj (дала срочную приготовительную работу евреям). Tiu tago estis la 14-a [dekkvara] de la monato Nisan (тот день был четырнадцатым месяца Нисана), kaj la festo atendis ĉe la sojloj (и праздник ждал у порогов).

Jam tagiĝis, kiam Rufus forlasis la domon. Kokokrioj vokis la sunon. Varmeta vento karesadis la olivarbojn en la ĝardeno Getsemane. Nun frue vekiĝadis Jerusalemo, ĉar la proksimiĝanta Pasko donis urĝan preparan laboron al la judoj. Tiu tago estis la 14-a de la monato Nisan, kaj la festo atendis ĉe la sojloj.

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio (спешил ко дворцу претории). En pensoj profundiĝinte (в мысли углубившись: profunda – глубокий) li ne atentis pri la grupetoj (он не обратил внимания на группки), vigle diskutantaj (оживлённо переговаривавшиеся: diskuti – обсуждать), kiuj preterkuris lin (которые пробегали мимо него). Lia revekita espero (его вновь пробуждённая надежда) skizis antaŭ li belajn revobildojn (набросала перед ним красивые воображаемые картины: skizo – набросок, эскиз, revo – мечта) kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis (и во время равномерной: «равными шагами» ходьбы он не заметил: egala – равный), ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn (что его тяжёлые сандалии раздавливают увядшие цветы), rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo (ломают засохшие пальмовые листья на дороге: seka – сухой). Eĉ la ekscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis (даже возбуждённые разговоры пробегающих мимо он не слышал).

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio. En pensoj profundiĝinte li ne atentis pri la grupetoj, vigle diskutantaj, kiuj preterkuris lin. Lia revekita espero skizis antaŭ li belajn revobildojn kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis, ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn, rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo. Eĉ la ekiscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis.

Предыдущая главаГлава 15 из 51Следующая глава