— Al la buŝo (ко рту)... al mia buŝo (к моему рту)... metu (приложи)... metu ĝin (её)...
La deformiĝintaj lipoj (изуродованные губы: deformi – деформировать) pintiĝas je monstrokiso (заостряются = вытягиваются в чудовищном поцелуе: pinta – остроконечный, kiso – поцелуй).
— Vjuha! Vjuha! — lamentas stertore la voĉo.
— Ĉu vi vokis min, Omar?... Ĉu tro sufere?
— Jam ne... baldaŭ... mi volis ankoraŭfoje vidi vin... Vjuha...
— Ni ne renkontiĝos plu...
— Ne... neniam... Donu... donu... la manon...
Kripla osta manplato leviĝas, manon serĉas. La fingrojn de ĝi jam antaŭlonge formanĝis la lepro. Senforte ĝi kuŝiĝas en la vundoplenan maneton, tremas, inertiĝas, rigidiĝas...
— Al la buŝo... al mia buŝo... metu... metu ĝin...
La deformiĝintaj lipoj pintiĝas je monstrokiso.
La tempesto ekblekas (буря начинает реветь: bleki – кричать /о животных/). Fajrovojoj kruciĝas (огненные дорожки перекрещиваются: kruco – крест) sur la peĉnigra firmamento (на чёрном, как смоль, небосводе: peĉo – смола). Gigantaj kotkolonoj (гигантские столбы грязи: koto – грязь) leviĝas el la tero (поднимаются с земли), kun danca kurego valsas sur la vojo (кружась, носятся: «танцующим бегом кружатся» по дороге: danci – танцевать, плясать, valsi – вальсировать, кружиться). La abundo de nubofontoj (обилие фонтанов туч: fonto – источник, родник) kun surdiga susuro fluas (с оглушительным шипением течёт: surda – глухой, susuro – шелест, шуршание)... La ĉielo tremas (небо содрогается). La ventego ĝemas (буря стонет), veas (причитает), krias (кричит), kvazaŭ mil gravedaj virinoj (будто бы тысяча беременных женщин) akuŝus en ĝi (рожали в нём). La arbaro knaras (лес скрипит), krakas (трещит). Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas (спасающиеся животные пронзительно: «мозгоразрывающе» лают: rifuĝi – скрываться, cerbo – мозг, fendi – расщеплять, раскалывать), blekas (кричат)... La ventego mordadas la barilon (шторм впивается в забор: mordi – кусать), disŝiras ĝin (разрывает его). Kiel senformaj fabelbirdoj (как бесформенные сказочные птицы: fabelo – сказка) krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj (плавают куски забора над беднягами). La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas (молнии красноглазые огненные знаки зажигают: ruĝa – красный, bruli – гореть, signalo – сигнал, знак) ĉirkaŭe ĉe la horizonto (вокруг у горизонта). Voĉĥaoso (хаос голосов), pelata de la tempesto (гонимый бурей), lamentas (причитает), ekploras (начинает плакать), mutiĝas (немеет: muta – немой)... kriveadas (пронзительно: «крикливо» стонет: krii – кричать), hurlas (воет), formortas (замирает)... Jen la uragano (вот /таков/ ураган).
La tempesto ekblekas. Fajrovojoj kruciĝas sur la peĉnigra firmamento. Gigantaj kotkolonoj leviĝas el la tero, kun danca kurego valsas sur la vojo. La abundo de nubofontoj kun surdiga susuro fluas... La ĉielo tremas. La ventego ĝemas, veas, krias, kvazaŭ mil gravedaj virinoj akuŝus en ĝi. La arbaro knaras, krakas. Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas, blekas... La ventego mordadas la barilon, disŝiras ĝin. Kiel senformaj fabelbirdoj krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj. La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas ĉirkaŭe ĉe la horizonto. Voĉĥaoso, pelata de la tempesto, lamentas, ekploras, mutiĝas... kriveadas, hurlas, formortas... Jen la uragano.
Kiel korpiĝinta venĝo (как воплощённая месть: korpo – тело), pro miljaraj torturoj (за тысячелетние пытки), leviĝas el la mizeruloj (поднимается из бедняков) — viro (мужчина). Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis (его одежду уже давно продырявило: «истрепало в кружева»: ĉifono – лоскут, тряпка, punto – кружево) la ungtaŭza suferado (изматывающее страдание: ungo – ноготь, коготь, taŭzi – трепать, мять), nun la ventego tirŝiradas ĝin (теперь шторм срывает её: tiri – тянуть, ŝiri – рвать) de lia ostokorpo (с его костлявого тела). La ulcerplenajn brakojn (изъязвлённые: «полные язв» руки) li etendas al la furiozanta ĉielo (он протягивает к бушующему небу), minace skuas la kriplajn pugnojn (угрожающе трясёт искалеченными кулаками: minaci – угрожать).
Kiel korpiĝinta venĝo, pro miljaraj torturoj, leviĝas el la mizeruloj — viro. Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis la ungtaŭza suferado, nun la ventego tirŝiradas ĝin de lia ostokorpo. La ulcerplenajn brakojn li etendas al la furiozanta ĉielo, minace skuas la kriplajn pugnojn.
— Mi estas la vivanta pesto (я – живая чума), sendita de Dio en la mondon (посланная Богом в мир), por purigi ĝin (чтобы очистить его: pura – чистый)!
Per longaj ventoluktaj paŝoj (длинными шагами против ветра: «борющимися с ветром»: lukti – бороться) li ekiras al la eltordita pordego (он идёт к вывороченным воротам). La uragrano sovaĝe ludas (ураган дико играет) kun lia vila hararo (с его растрёпанными волосами). La bukloj (пряди волос, кудри), kiel alĉenitaj viperoj (как прицепленные гадюки: ĉeno – цепь, ĉeni – сковывать), kun senpova furoro kaptadas al la folioj (с бессильной яростью хватаются за листья: furoro – фурор, шумный успех; здесь – ярость, kapti – поймать, схватить) erarflugantaj en la aero (хаотично носящиеся в воздухе: erari – ошибаться, erarvagi – блуждать, плутать, flugi – летать)... Li preterpasas la gardistojn (он проходит мимо охранников).
Tiujn la teruro premboris en la teron (тех ужас вжал: «вкрутил» в землю: premi – нажимать, сжимать, bori – сверлить, буравить). Kun korbatiga veado li kuras antaŭen (с душераздирающим: «заставляющим сердце биться» стоном он бежит вперёд: bati – бить)... sencele (бесцельно: celo – цель)...
— Ve (увы)... ve... milfoje ve al vi (тысячу раз увы тебе), mondo de fieruloj (мир гордецов: fiera – гордый)! Mi estas la uragano de la vivo (я – ураган жизни). Spiraĵon de la morto mi portas en mi (дыхание смерти я несу в себе)... Ve! Ve!
— He! Kien (куда)?
— Mi estas la vivanta pesto, sendita de Dio en la mondon, por purigi ĝin!
Per longaj ventoluktaj paŝoj li ekiras al la eltordita pordego. La uragrano sovaĝe ludas kun lia vila hararo. La bukloj, kiel alĉenitaj viperoj, kun senpova furoro kaptadas al la folioj erarflugantaj en la aero... Li preterpasas la gardistojn.
Tiujn la teruro premboris en la teron. Kun korbatiga veado li kuras antaŭen... sencele...
— Ve... ve... milfoje ve al vi, mondo de fieruloj! Mi estas la uragano de la vivo. Spiraĵon de la morto mi portas en mi... Ve! Ve!
— He! Kien?
La alkrio de la mahometano haltigas lin (окрик мусульманина останавливает его). La vivanta skeleto (живой скелет) kun rikana ridego returnas sin (с насмешливым хохотом оборачивается). En liaj larĝaj pupiloj (в его широких зрачках) ekbrilas straba lumo de la frenezo (вспыхивает кривой свет безумия: strabi – косить /глазами/). Li ekridas (он начинает смеяться)... iras plu (идёт дальше)... kantvoĉe krias (нараспев кричит: kanti – петь, voĉo – голос) siajn ordonojn al la elementoj (свои приказы стихиям).
— Bruu (шуми)... bruu, vento (ветер), skuu la putrajn branĉojn (тряси гнилые ветки)! La venĝodio naskis filon (бог мщения породил сына: venĝo – месть). Hahahaha! Bruu, bruu vento, skuu la putrajn branĉojn! Estos nova rikolto (будет новый урожай: rikolti – пожинать, собирать урожай)... bela (прекрасный) rikolto... hahaha! La vivo de la homaro (жизнь человечества: homo – человек)...
— Haltu (остановись)! — la mahometano bruas plengorĝe (мусульманин шумит во всё горло: «полным горлом»: gorĝo – горло), eklevas sian pafilon al la ŝultro (поднимает своё ружьё к плечу).
La alkrio de la mahometano haltigas lin. La vivanta skeleto kun rikana ridego returnas sin. En liaj larĝaj pupiloj ekbrilas straba lumo de la frenezo. Li ekridas... iras plu... kantvoĉe krias siajn ordonojn al la elementoj.
— Bruu... bruu, vento, skuu la putrajn branĉojn! La venĝodio naskis filon. Hahahaha! Bruu, bruu vento, skuu la putrajn branĉojn! Estos nova rikolto... bela rikolto... hahaha! La vivo de la homaro...
— Haltu! — la mahometano bruas plengorĝe, eklevas sian pafilon al la ŝultro.
Fulmofajro falas inter ili (огонь молнии падает между ними: fulmo – молния). La forto de la detonacio (сила взрыва) ekŝancelas la gardiston (шатает охранника). Per la pafilo li apogas sin (ружьём он подпирает себя = он облокачивается о ружьё)... El la lipoj de la pravoslavo plore singulte (из губ православного со всхлипом: plorsingulti – всхлипывать) gargariĝas la (полощется: gargari – полоскать) "Jesuokristohelpumin (Иисусхристоспомогимне)!". Li spasme premas sin al la tero (он судорожно прижимается к земле).
La ĥoro de la mortotimo (хор страха смерти) psalmas post la barilo (поёт за забором: psalmi – петь псалмы). Lepruloj (прокажённые), blukorpaj pestuloj (чумные с синими телами: blua – синий) kroĉas sin al la vivo (цепляются за жизнь). La frenezulo ekiras al la urbo (безумец идёт к городу). La ventego repelas lian voĉon (буря доносит: «гонит обратно» его голос: peli – гнать).
Fulmofajro falas inter ili. La forto de la detonacio ekŝancelas la gardiston. Per la pafilo li apogas sin... El la lipoj de la pravoslavo plore singulte gargariĝas la "Jesuokristohelpumin!". Li spasme premas sin al la tero.