Ili staras rigide (они стоят неподвижно: «окоченело»: rigida – жёсткий, тугой; окоченелый) kiel statuoj de la indiferenteco (как статуи равнодушия), mute rigardas al la fora fono (безмолвно смотрят вдаль: «на далёкий фон»: fono – фон, задний план), kie al la alta senlimeco (где в высокую бесконечность: limo – граница, предел) boras sin pintaj turetoj de urbo (вонзаются остроконечные башенки города: bori – бурить, сверлить), vivanta en orienta luksomarĉo (живущего на восточном болоте роскоши: lukso – роскошь).
Ili staras rigide kiel statuoj de la indiferenteco, mute rigardas al la fora fono, kie al la alta senlimeco boras sin pintaj turetoj de urbo, vivanta en orienta luksomarĉo.
Silento (тишина)... silento... silento... Io ekmuĝas (что-то начинает реветь). La arda aero tremetas (раскалённый воздух подрагивает). Kolerbluaj nubokapoj (зловеще: «сердито» синие верхушки туч: kolera – сердитый, раздражённый, гневный, kapo – голова; вершина, верхушка, верхняя часть) aperas ĉe la horizonto (появляются на горизонте). La sunflavo baldaŭ pentras ilin helverdaj (солнечная желтизна вскоре окрашивает их ярко-зелёными = в ярко-зелёный цвет: flava – жёлтый, verda – зелёный). Ludas la koloroj (играют цвета). Flavon pelas la bruno (жёлтый цвет прогоняет коричневый). La suno ruliĝas en ruĝan vualon (солнце катится в красную завесу: ruli – катить)... Silka kareso de venteto (шёлковая ласка ветерка) kuras super la pejzaĝo (носится над пейзажем: kuri – бежать). Seka foliaro de fora arbaro trembruas (сухая листва далёкого леса шелестит: «дрожа шумит»: folio – лист, arbo – дерево, brui – шуметь).
— Pluvos (будет дождь: pluvo – дождь, pluvi – идти /о дожде/), — diras la unua gardisto (говорит первый охранник). La alia kapjesas (второй кивает: jesi – отвечать утвердительно).
Silento... silento... silento... Io ekmuĝas. La arda aero tremetas. Kolerbluaj nubokapoj aperas ĉe la horizonto. La sunflavo baldaŭ pentras ilin helverdaj. Ludas la koloroj. Flavon pelas la bruno. La suno ruliĝas en ruĝan vualon... Silka kareso de venteto kuras super la pejzaĝo. Seka foliaro de fora arbaro trembruas.
— Pluvos, — diras la unua gardisto. La alia kapjesas.
Nigra nubomonstro (чёрное облачное чудовище) etendas dise siajn amorfajn membrojn (простирает свои бесформенные члены: dise – врозь). Aperas la dua (появляется второе). Fajro zigzagas tra ilia korpo (огонь чертит зигзаги сквозь их тело). Obtuza tondrobruo (глухой шум грома: tondro – гром).
Nigra nubomonstro etendas dise siajn amorfajn membrojn. Aperas la dua. Fajro zigzagas tra ilia korpo. Obtuza tondrobruo.
— La unua fulmo en la jaro (первая гроза в /этом/ году: fulmo – молния), — rimarkas la pravoslavo (замечает православный). La mahometano mute kapjesas (мусульманин молча кивает).
Post la barilo lastfoje spiras (за забором в последний раз вздыхает) plata virinbrusto (плоская женская грудь: brusto – грудь): "Jesuo (Иисус)... prenu mian (возьми мою)... animon (душу)..."
Ekpluvas (начинается дождь). Grasaj akvoperloj tamburas (густые водяные жемчужины барабанят: grasa – жирный, толстый, akvo – вода, tamburo – барабан). Kip... kop... tit... tat... poste (потом) tatatata, kiel maŝinpafilo (как механическое ружьё: pafi – стрелять). La soifa tero (испытывающая жажду земля: soifo – жажда) avide trinkas (жадно пьёт). Vento hirtigas la buklojn de la arbaro (ветер ерошит кудри леса: hirta – взъерошенный, всклокоченный)... Zzzzzzzz... zzzzzz...
— La unua fulmo en la jaro, — rimarkas la pravoslavo. La mahometano mute kapjesas.
Post la barilo lastfoje spiras plata virinbrusto: "Jesuo... prenu mian... animon..."
Ekpluvas. Grasaj akvoperloj tamburas. Kip... kop... tit... tat... poste tatatata, kiel maŝinpafilo. La soifa tero avide trinkas. Vento hirtigas la buklojn de la arbaro... Zzzzzzzz... zzzzzz...
Fajro falas el la ĉielo (огонь падает с неба). La tero terurtremas (земля в ужасе дрожит: teruro – ужас). La vento ventegiĝas (ветер становится бурей: ventego – сильный ветер, буря). La nubomonstroj vomas oceanon (облачные чудовища извергают океан)...
En la proksimo la tero glutis fajron (вблизи земля поглотила огонь). Kolerruĝaj flamlangoj (зловеще красные языки пламени: kolera – сердитый, раздражённый, flamo – пламя) mokas la ĉielon (глумятся над небом: moki – насмехаться, издеваться).
— La kampodomo de Volodin brulas (загородный: «полевой» Володина горит: kampo – поле)... Kia tempesto (какая буря)... Dio juĝas (Бог судит), — timbalbutas la unua gardisto (в страхе бормочет первый охранник: balbuti – лепетать, бормотать), terurite palpebrumas al la ĉielo (перепуганно моргает на небо), trifoje krucon faras sur si (трижды делает крест на себе = крестится).
Muta ironio kurbigas la lipojn de la mahometano (немая ирония кривит губы мусульманина: kurba – кривой).
Fajro falas el la ĉielo. La tero terurtremas. La vento ventegiĝas. La nubomonstroj vomas oceanon...
En la proksimo la tero glutis fajron. Kolerruĝaj flamlangoj mokas la ĉielon.
— La kampodomo de Volodin brulas... Kia tempesto... Dio juĝas, — timbalbutas la unua gardisto, terurite palpebrumas al la ĉielo, trifoje krucon faras sur si.
Muta ironio kurbigas la lipojn de la mahometano.
— Kiel la milito (как война).
— Kial vi ne faras krucon (почему ты не крестишься: «не делаешь крест»)!
— Vi scias ja (ты знаешь ведь)... tataro ne havas krucon (татарин не имеет креста).
— Faru krucon (перекрестись)! Ĝi ŝirmos kontraŭ la fulmo (он защитит тебя от молнии: ŝirmi – заслонять, укрывать; охранять, защищать).
— Mi estas mahometano (я – мусульманин).
— Faru krucon aŭ iru for de mi (перекрестись или иди прочь от меня)!
— Kial (почему)?
— Kiel la milito.
— Kial vi ne faras krucon!
— Vi scias ja... tataro ne havas krucon.
— Faru krucon! Ĝi ŝirmos kontraŭ la fulmo.
— Mi estas mahometano.
— Faru krucon aŭ iru for de mi!
— Kial?
— Dio vidas ĉion (Бог видит всё), vidas vian senkredemon (видит твоё неверие: kredi – верить), mortbatos vin per fulmo (убьёт тебя молнией: morto – смерть, bati – бить, ударять)... Iru for de mi (иди прочь от меня)!
— Jen mia posteno (вот моя служба)... Vi timas la morton (ты боишься смерти)... He (не так ли: «эй»)?
— Mi timas nur Dion (я боюсь только Бога)... Faru krucon!
— Strange (странно), en danĝero vi timas Dion (в опасности ты боишься Бога). Oni nomas tian piecon mortotimo (/люди/ называют такую набожность страхом смерти)... He?!
— Senkredulo (неверующий)! Iru for (иди прочь)! Iru for aŭ faru krucon (или перекрестись)! – Pro timo li raŭke petegas (от страха он хрипло умоляет). Teruro streĉas liajn pupilojn (ужас расширяет: «напрягает» его зрачки).
— Faru krucon! Krucsignu vin (перекрестись: signo – знак, signi – обозначить; пометить знаком)!
— Dio vidas ĉion, vidas vian senkredemon, mortbatos vin per fulmo... Iru for de mi!
— Jen mia posteno... Vi timas la morton... He?
— Mi timas nur Dion... Faru krucon!
— Strange, en danĝero vi timas Dion. Oni nomas tian piecon mortotimo... He?!
— Senkredulo! Iru for! Iru for aŭ faru krucon! – Pro timo li raŭke petegas. Teruro streĉas liajn pupilojn.
— Faru krucon! Krucsignu vin!
La mahometano pro kompato faras krucon (мусульманин из-за жалости крестится). En mortotimo profundiĝinte (в страх смерти углубившись: profunda – глубокий) preĝadas la pravoslavo (молится православный).
Veoj krozadas post la barilo (стоны плавают за забором: krozi – крейсировать, плавать). La putraj korpoj proksimiĝas unu al alia (гнилые тела приближаются друг к другу: «одно к другому»). Ia nomo (какое-то имя) formorte (замирающе = слабо, еле слышно: formorti – отмирать, замирать) serĉas sian posedanton (ищет своего владельца): "Vjuha!... Vjuuha?" Respondo ne venas (ответ не доходит). Pervente flugas lia dolora ĝemo (по ветру летит его болезненный стон): "Vjuuha!... Vjuuuha!"
Iu ekmovas sin en la mizeramaso (кто-то начинает шевелиться в жалкой толпе/куче: amaso – толпа; масса, скопление, куча), kun laca rampo trenas sin al la voĉo (усталым ползком тащится к голосу: rampi – ползти). Knabino (девушка), iam beleta (когда-то хорошенькая), nun vivanta skeleto (теперь живой скелет), sur kiu la hontemo ankoraŭ lasis kelkajn ĉifonojn (на котором стыдливость ещё оставила несколько лохмотьев).
La mahometano pro kompato faras krucon. En mortotimo profundiĝinte preĝadas la pravoslavo.
Veoj krozadas post la barilo. La putraj korpoj proksimiĝas unu al alia. Ia nomo formorte serĉas sian posedanton: "Vjuha!... Vjuuha?" Respondo ne venas. Pervente flugas lia dolora ĝemo: "Vjuuha!... Vjuuuha!"
Iu ekmovas sin en la mizeramaso, kun laca rampo trenas sin al la voĉo. Knabino, iam beleta, nun vivanta skeleto, sur kiu la hontemo ankoraŭ lasis kelkajn ĉifonojn.
— Vjuha! Vjuha! — lamentas stertore la voĉo (причитает хрипло голос).
— Ĉu vi vokis min (ты звал меня), Omar?... Ĉu tro sufere (разве слишком мучительно)?
— Jam ne (уже нет)... baldaŭ (скоро)... mi volis ankoraŭfoje vidi vin (я хотел ещё раз увидеть тебя)... Vjuha...
— Ni ne renkontiĝos plu (мы не встретимся больше: renkonti – встречать)...
— Ne (нет)... neniam (никогда)... Donu (дай)... donu... la manon (руку)...
Kripla osta manplato leviĝas (увечная костлявая ладонь поднимается: osto – кость, levi – поднимать), manon serĉas (руку ищет). La fingrojn de ĝi (пальцы её) jam antaŭlonge formanĝis la lepro (уже давно съела проказа: longa – длинный; долгий, antaŭlonge – давно). Senforte ĝi kuŝiĝas (бессильно она ложится: kuŝi – лежать) en la vundoplenan maneton (на израненную: «полную ран» ручку), tremas (дрожит), inertiĝas (слабеет: inerta – инертный; пассивный, бездеятельный), rigidiĝas (коченеет)...