— Ne (нет), Moseo (Моисей)! Ili estas ja la vundoj de la amo (они ведь – раны любви).
— Kiu vi estas (кто ты), konanta mian nomon (знающий моё имя)?
— Kiun vi profetis al via popolo (/тот,/ кого ты предсказал своему народу). La Mesio (Мессия).
— La Mesio? Filo de Dio (сын Бога)?
— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj (как вы все), kiuj venis de tempo al tempo (которые являлись время от времени) instrui la popolojn por la perfekta boneco (научить народы совершенному добру: «для совершенного добра»).
La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.
— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?
— Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.
— Kiu vi estas, konanta mian nomon?
— Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.
— La Mesio? Filo de Dio?
— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.
— Ĉu vi estas martiro (ты – мученик)? Ĉu la sorto frapis vin senmerite (судьба поразила тебя незаслуженно: meriti – заслужить) aŭ vi pekis kontraŭ Dio (или ты согрешил против Бога) kaj Li punis vin (и Он наказал тебя)?
— Nek la unua (ни первое), nek la dua (ни второе). Dio neniam punis la kreitaĵojn (Бог никогда не наказывал /свои/ творения), ĉar Li estas la senfina indulgo (потому что Он – бесконечное прощение: «снисхождение, пощада»). Agon sekvas ago (за действием следует действие), kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio (что только человеческая слабость назвала карающей рукой Бога). Mi estas mi mem (я – я сам), ĉar en Kristo (потому что во Христе) per Kristo naskiĝis la krista ideo (через Христа родилась христианская идея).
— Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?
— Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.
— Kaj vi (а ты)? Kiu vi estas (кто ты)? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi (твои лицо и одежда чужие для меня).
— Mi estas Kong-Fu-Ce (я – Кун Фу-Цзы /Конфуций/) kaj jen apud mi Budho (а вот рядом со мной Будда).
— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj (ваши религии – тоже откровения)?
— Same kiel la viaj (так же, как ваши).
— Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.
— Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.
— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?
— Same kiel la viaj.
— La religioj estis neniam revelacioj (религии никогда не были откровениями), nur la kredo (только вера), kiu fondis ilin (которая основала их) — diris la Mesio (сказал Мессия). — Ili devenis el la dependa sento de la homoj (они произошли из чувства зависимости людей: dependi – зависеть). Sen religioj (без религий), sen certa scio pri Dio (без определённого знания о Боге) la homo estus vivinta izolite (человек жил бы одиноко: «изолированно») en plena (в полном), senĉesa turmento (непрерывном мучении). Benita donaco estis la dependa sento (благословенным даром было чувство зависимости) ĉar ĝi ebligis la socian vivon (потому что оно сделало возможным общественную жизнь).
— La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.
– Sed kiu religio estis do la sola (но какая религия была всё-таки единственной), ĉielan gracon donanta religio (небесную благодать дающей религией)?
— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu (каждая религия была благодать дающей тому), kiu pie (кто благоговейно), konvinkiĝinte sekvis ĝin (убеждённо: «убедившись» следовал ей: konvinki – убедить). Post ĉeso de la vivo (после окончания: «прекращения» жизни) zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo (заботилась бесконечная милость Бога о душе: indulgi – щадить, относиться снисходительно). Ĉu vi opiniis (считаете ли вы), ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno (что человек мог создать: «сделать» закон для небесного царства)?
— Ne (нет)!
— La sama kredo vivis en ĉiu homo (такая же вера жила в каждом человеке) de la tempokomenco ĝis la fino (с начала времён до конца). Nur la formo (только форма), la eksteraĵo konformiĝis al la epoko (наружность приспосабливалась к эпохе: ekstera – внешний, konformi – соответствовать).
– Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?
— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?
— Ne!
— La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.
— Majstro (мастер)! Permesu al mi kisi viajn vundojn (позволь мне поцеловать твои раны). Mi estas Luther (я – Лютер).
— Vian nomon mi ne konas (твоего имени я не знаю), sed vi estas mia homfrato (но ты – мой ближний: «человек-брат»). Kisu min (поцелуй меня)!
— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon (позволь положить грешную голову под твою подошву)! — petegis ruĝbarba viro (умолял рыжебородый мужчина).
— Ne (нет), Judaso (Иуда)! Per kiso vi perfidis min (поцелуем ты предал меня), per kiso mi povas absolvi vin (поцелуем я могу отпустить твой грех: absolvi – оправдать; отпустить грехи). Kisu min!
— Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.
— Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!
— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.
— Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!
Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili (после поцелуя лицо рыжебородого мужчины, казалось, сияло: «казалось сиять»). Pro doloroj rompita virino (от болей разбитая женщина = сломленная болью женщина) kaj sortofrapita viro (и поражённый судьбой мужчина) venis al la grupo (подошли к группе). La Mesio ĉirkaŭprenis ilin (Мессия обнял их).
— Jen la patro kaj la patrino (вот /мои/ отец и мать).
Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.
— Jen la patro kaj la patrino.
* * *
La grupo preterpasis (группа прошла мимо) kaj Adamo rigardis mirigite ilin (смотрел удивлённо на них).
— Evo! Denove ni sonĝas (снова я вижу сон).
— Ne (нет)! Nur ĵus ni komencas vivi (просто только что = только теперь мы начинаем жить).
La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.
— Evo! Denove ni sonĝas.
— Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.
* * *
Nova grupo proksimiĝis (новая группа приблизилась). Pompe vestitaj faraoj (пышно одетые фараоны), kirasitaj reĝoj (одетые в латы короли: kiraso – броня; латы), ordenriĉaj kavaliroj (увешанные орденами: «богатые орденами» рыцари).
— Ho, cezaro (кесарь), se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon (если бы это рукопожатие могло заставить забыть моё преступление)!
— Ĝi forgesigas tion (оно заставит забыть это), Brutus (Брут), ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron (потому что не удар: «укол» кинжала разбил моё сердце: ponardo – кинжал), sed la maldanko (а неблагодарность: danki – благодарить). Sed ĝi estis sonĝo (но он был сном) kaj jen la vekiĝo (и вот пробуждение). Kiu vi estas (кто ты), viro (мужчина), amare meditanta eĉ nun (горько размышляющий даже теперь)?