К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 47
92%
Страница 47
47

* * *

Li arde premis al si la alvenintan Abel (он горячо прижал к себе подошедшего Авеля), kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton (который одной рукой ещё прижимал к себе: «держал при себе» своего брата). Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo (с сыновней покорностью поцеловал Каин лоб Евы: obei – слушаться, подчиняться).

— Malbonaj knaboj (плохие мальчики)! Kie vi forestis tiom longe (где вы отсутствовали так долго)? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni (ночью вы были слишком далеко от нас). Kie forestas mia filino (где пропадает: «отсутствует» моя дочь), Heloa?

— Ho, patrino (мама)! — komencis (начал) Kain. — Ni estis ne malproksime de vi (мы были недалеко от вас) por bani nin en la rivereto (чтобы искупаться в ручье). Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon (он журчал нам странную сказку) kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi (и сегодня мы хорошо посмеялись над ней). Ĉu ne (не так ли), Abel?

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.

— Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

— Ho, patrino! — komencis Kain. — Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

— La fabelo estis stranga (сказка была странная), sed mi ne komprenis (но я не понял /её/).

— Kion ĝi fabelis (что он рассказал = о чём была сказка: fabeli – рассказывать сказки)? — demandis (спросил) Adamo.

— Forgesite (забыто)! Nur tion mi sentas (только то я чувствую), ke mi amas mian fraton (что я люблю моего брата)... tre (очень)... tre.

— Kaj vi (а ты)?!

— Abel kaj mi (и я): ni estas unu (мы – одно).

— Kie estas (где) Heloa? — urĝis (подгоняла, торопила: urĝa – срочный, неотложный) Evo.

— La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

— Kion ĝi fabelis? — demandis Adamo.

— Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.

— Kaj vi?!

— Abel kaj mi: ni estas unu.

— Kie estas Heloa? — urĝis Evo.

— Tie (там), ĉe la montdeklivo (у косогора: monto – гора, deklivo – обрыв, круча) ni vidis ŝin pelanta papilion (мы видели, как она гонится за бабочкой: «мы видели её гонящей бабочку»). Ekvidinte min kune kun Abel (увидев меня вместе с Авелем), ŝi rigardis nin longe (она смотрела на нас долго), kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin (будто бы она никогда не видела нас). Poste ŝi kuris al ni (потом она подбежала к нам) kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj (и осыпала нас градом: «ливнем» поцелуев: pluvo – дождь)... "Nur sonĝo estis (только сон /это/ был), nur sonĝo!" ripetis ŝi senĉese (повторяла она безостановочно). Mi ne komprenas (я не понимаю), patro (папа)!

— Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... "Nur sonĝo estis, nur sonĝo!" ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

* * *

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino (у поворота дороги: «искривления дороги» появилась девочка: kurba – кривой), vigla kiel kapreolineto (резвая, как маленькая косуля). Ŝia irado estis facila (её походка была лёгкой), kvazaŭ ŝi havus flugiletojn (как будто у неё были крылышки). Laŭte ridante (громко смеясь) ŝi persekutis papilion antaŭ si (она гнала бабочку перед собой: persekuti – преследовать).

— Patrino (мама)!

— Heloa!

— Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ (какие странные вещи происходят сегодня)! Ĉu vi vidas tiun blankharan (видишь ли ты того седого: «беловолосого»), longbarban viron (длиннобородого мужчину), kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo (который приближается к нам от косогора)? Mi renkontis lin (я встретила его) kaj li diris al mi (и он сказал мне), ke li estas pli ol 900-jara [naŭcent] (что ему больше девятисот лет: «что он больше чем девятисотлетний»).

— Pli ol 900 jara?

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.

Patrino!

Heloa!

Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900-jara.

— Pli ol 900 jara?

— Jes (да)! Lia nomo estas Matusalemo (его имя – Мафусаил) kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn (и он ищет своих детей и внуков). Li kisis min (он поцеловал меня). Li estas tiel stranga homo (он настолько странный человек). Li demandis min pri mi (он спрашивал меня обо мне) kaj aŭdante (и слыша), ke mi estas filino de Adamo (что я – дочь Адама), li ŝajnis dube rideti (он, кажется, с сомнением улыбнулся: «он казался сомнительно улыбнуться»: dubo сомнение). Poste li demandis pri la monstro (потом он спросил о чудовище), fluganta super ni (летящем над нами). Nekredeme li skuis la kapon (недоверчиво он покачал: «потряс» головой: kredi – верить), kiam mi diris ĝian nomon (когда я сказала его название). "Ĉu drako (дракон)?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo (вероятно, это только сон)" — li murmuris (он пробормотал).

Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. "Ĉu drako?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo" — li murmuris.

— Ĉu li venas al ni (он идёт к нам)?

— Mi ne scias (я не знаю)! Li atendas la Mesion (он ждёт Мессию). Kiu estas la Mesio (кто такой Мессия)?

— Strange (странно)!... Mi ne scias, Heloa!

— Ĉu li venas al ni?

— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

— Strange!... Mi ne scias, Heloa!

* * *

— Patro (отец)! Rigardu (посмотри)! — ekkriis (закричал) Abel — Rigardu al la dezerto (посмотри на пустыню)! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj (как будто сновидение появилось перед нашими глазами). Ĉu fendiĝis la tero (треснула ли земля: fendi – расщеплять, раскалывать) aŭ korpiĝis la nenio (или воплотилось ничто: korpo – тело), sed mi vidas multe da tiaj homoj (но я вижу много таких людей), kiaj ni estas (какие мы есть = таких, как и мы). Sur iliaj korpoj estas io (на их телах есть что-то), kio kovras la nudecon (что прикрывает наготу). Kio estas tio (что это), patro mia (отец мой)?

— Mi ne scias (я не знаю), Abel!

Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

Mi ne scias, Abel!

— Rigardu, rigardu ilin (посмотри на них)! Ili venas al ni (они идут к нам). Ili estas multaj (их много: «они многие»). Unu havas vizaĝon (у одного лицо), brilantan de ĉiellumo (сияющее небесным светом: lumo – свет), kaj liaj manoj (и его руки), piedoj estas vunditaj (ноги изранены). Apud li marŝas longbarba viro (рядом с ним шагает длиннобородый мужчина), portanta du ŝtontabulojn (несущий две каменные дощечки: ŝtono – камень). La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas (лицо того /человека/ тоже сияет). Rigardu, tie sekvas ilin la tria (там следует за ними третий). Liaj okuloj estas mallarĝaj (его глаза узкие), strange oblikvaj (странно косые). Liaj haroj estas plektitaj (его волосы заплетены) kaj pendas ĝis tero (и свисают до земли). Tie la kvara (там четвёртый), kun duonluno sur sia kapornamo (с полумесяцем на своём украшении головы: luno – луна, ornami – украшать)... kaj tie ankoraŭ unu (а там ещё один). Ho rigardu, patro, tie venas multaj (там идут многие = там идёт много людей). Iliaj vizaĝoj estas brilantaj (их лица сияют). Manon en mano ili venas (держась за руки: «руку в руке» они идут). Kiuj ili estas (кто они)?

— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

­

— Mi ne scias (я не знаю), Abel. Mi vidas nur (я вижу только), ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta (что твоё лицо тоже сияет), kaj ankaŭ tiu de via patrino (а также то /лицо/ твоей матери). Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj (у вас всех свет небесный на лицах) kaj mildecon en la okuloj (и мягкость в глазах). Mi sentas nur (я чувствую только), ke io nekonata lokiĝis en mia koro (что что-то неведомое поселилось: «разместилось» в моём сердце: loki – поместить). Tio faris min malforta (это сделало меня слабым), sed plialtigis mian animon (но усилило: «повысило» мою любовь: alta – высокий). Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn (что я должен любить тех), kiuj venas al ni (которые приходят к нам). Mi devas ami la herbeton (я должен любить /каждую/ былинку), bestojn (зверей) kaj ĉion (и всё), kio estas ĉirkaŭ ni (что вокруг нас). Io flugis for el mia brusto (что-то улетело из моей груди). Ho, diru (скажите), kio estas tio (что это)?

Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

* * *

La grupo jam pliproksimiĝis (группа уже приблизилась) kaj ili povis bone aŭdi la parolon (и они могли хорошо слышать разговор). La ŝtontabula viro parolis (мужчина с каменными дощечками говорил).

— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj (твои руки и ноги изранены). Ĉu ili doloras (они болят)?

Предыдущая главаГлава 47 из 51Следующая глава