К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 38
75%
Страница 38
38

Ĉu mirinde, ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro li barakte marĉandas kun la samtempuloj? Ne! Direktado, animkonstruo estas la ribelo de la poeto eĉ tiam, kiam li renkontas absolutan malkomprenon. Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia, plena de ribelo, revoteksado kaj neglekto de la momento, donas specialan signifon kaj altan distingon al la poeto, en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon, socian malamikon. Ho, kiel oni eraras! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron, kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon kaj savi de plua suferado la tutan homaron.

La vervo (воодушевление), interna konvinkiĝo (внутренняя убеждённость: konvinki – убедить) pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo (нарисовали розы на щеках Лены) kaj Nel surprizite konstatis (поражённо признала), ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela (что она никогда не видела свою сестру такой красивой). La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo (демона противоречия сейчас задело это преображение: diablo – дьявол, чёрт, beliĝi – похорошеть) en Nel. Ŝi ignore (она пренебрежительно: ignori – игнорировать), malestime (презрительно: estimi – уважать), eĉ pro ĵus vekiĝinta (даже от только что проснувшейся), nekomprenebla malamo (непонятной ненависти) kvazaŭ kriĉis sian respondon (почти: «словно, как будто» взвизгнула свой ответ: kriĉi – кричать /о птицах/; визжать) al sia fratino (своей сестре).

— Tamen mi ripetas (всё же я повторяю), ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo (что поэт – лишний тип человека в жизни). Nenion valoran (ничего ценного), nenion realan li produktas (ничего реального он не производит) por la socio de la honestaj laborantoj (для общества честных работников). Unu analfabeta stalservisto (один безграмотный работник хлева: stalo – хлев, стойло), ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn (ежедневно носящий навоз на поля: agro – земельный участок, возделываемое поле), produktas pli utilan laboron por la socio (производит более полезную работу для общества) ol cent vortĵonglistoj (чем сто жонглёров словами), pugnoskuantaj poetoj viaj (твоих потрясающих кулаками поэтов).

La vervo, interna konvinkiĝo pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo kaj Nel surprizite konstatis, ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela. La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo en Nel. Ŝi ignore, malestime, eĉ pro ĵus vekiĝinta, nekomprenebla malamo kvazaŭ kriĉis sian respondon al sia fratino.

— Tamen mi ripetas, ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo. Nenion valoran, nenion realan li produktas por la socio de la honestaj laborantoj. Unu analfabeta stalservisto, ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn, produktas pli utilan laboron por la socio ol cent vortĵonglistoj, pugnoskuantaj poetoj viaj.

— Vi eraras (ты ошибаешься), Nel. La mondo povas ĝoji (мир может радоваться), ĝis ĝi havas pugnoskuantajn (пока у него есть потрясающие кулаками), animkonstruantajn poetojn (строящие душу поэты), kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj (которые после блуждания на давших вдохновение аистовых ногах) alportas ĉiam novajn sonĝojn (приносят всегда новые сны), novajn celdifinojn (новые устремления: «назначения цели»: difiniопределить, назначить), freŝajn fidon kaj esperon (свежие веру и надежду) al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj (бессознательным рабам будней). La unua signo de la vivo-agoniado (первым признаком конца: «агонии» жизни) kaj tiu de la mondpereo (и тем /признаком/ гибели мира: perei – гибнуть) estos (будет), kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon (когда поэт будет воспевать только историческое прошлое: kanti – петь) kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno (и он делает компромисс со всей ничтожностью: «карликовостью» настоящего времени: nano – карлик), ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera (потому что тогда он увидит будущее более безнадёжным), pli sencela (более бесцельным)... Ho, Nel, kiel dolore estas (как больно), ke vi ne povas ame kompreni la poetojn (что ты не можешь с любовью понять поэтов) kaj pardoni al ili (и простить им), ke ili kuraĝas sonĝi (что они осмеливаются грезить)... Dolore (больно), ke ni (что мы), du fratinoj (две сестры), estas du antipodaj mondoj (два противоположных мира).

Vi eraras, Nel. La mondo povas ĝoji, ĝis ĝi havas pugnoskuantajn, animkonstruantajn poetojn, kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj alportas ĉiam novajn sonĝojn, novajn celdifinojn, freŝajn fidon kaj esperon al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj. La unua signo de la vivo-agoniado kaj tiu de la mondpereo estos, kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno, ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera, pli sencela... Ho, Nel, kiel dolore estas, ke vi ne povas ame kompreni la poetojn kaj pardoni al ili, ke ili kuraĝas sonĝi... Dolore, ke ni, du fratinoj, estas du antipodaj mondoj.

Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco (в течение долгого момента Нэл чувствовала себя обезоруженной её мягкостью: armi – вооружать, снаряжать), sed poste nova penso (но потом новая мысль) donis subitan nutron al ŝia incitemo (дала неожиданную пищу её раздражительности: nutri – кормить, питать).

— Nu, kia romantika azenino vi estas (какая ты романтическая ослица), vi eble eĉ oferis vian ĉastecon (ты, возможно, даже пожертвовала своей невинностью: ĉasta – целомудренный, невинный) sur la pajlosako (на мешке соломы)... Hahaha! Ci, stultulino (дурочка: stulta – глупый)!

Lenjo paliĝis (побледнела: pala – бледный), larmoj ekvualis ŝiajn okulojn (слёзы застили её глаза) kaj ŝi longe rigardis for ien (и она долго смотрела далеко куда-то = куда-то вдаль), poste tre mallaŭte (потом очень тихо), tre milde respondis (очень мягко ответила).

— Eĉ se estus tiel (даже если бы было так), ne koncernus vin (/это/ не касалось бы тебя). Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo (я сама повелитель моих тела и души). Vi estras pri la viaj (ты распоряжаешься своими: «о своих») kaj ne estas mia afero (и не моё дело), ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito (лежала ли ты уже в кедровой кровати) de via estonta bankdirektoro (твоего будущего директора банка)? Estas via afero (/это/ твоё дело).

Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco, sed poste nova penso donis subitan nutron al ŝia incitemo.

Предыдущая главаГлава 38 из 51Следующая глава