К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 37
73%
Страница 37
37

— Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti...

— Vi pravas (ты права), Nel. Tre bone vi diris (очень хорошо ты сказала): la poeto sugestas (поэт внушает), profetas paradizon (пророчит рай) kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed (но)... sed sur tiu simpla pajlosako (но на этом простом мешке соломы) pli korkaresaj sonĝoj konsolas min (более сладостные: «ласкающие сердце» сны утешают меня) ol en la silkokusena lito el cedro (чем в кровати из кедра с шёлковыми подушками: silko – шёлк, kuseno – подушка)... La inkuboj pro materiaj zorgoj (кошмары из-за материальных забот) estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj (более частые гости у бухгалтеров), bankdirektoroj (директоров банков)... Mi ne envias vin pro via bonŝanco (я не завидую тебе из-за твоей удачи). Estu vi ambaŭ feliĉaj (будьте вы оба счастливы) kaj evitu vin la inkuboj (и пусть минуют вам кошмары), sed sciu kaj lernu de mi (но знай и усвой от меня), kio estas poeto (кто такой поэт), kiu havas duoblan vivon (у которого двойная жизнь), ĉar en la momento de la inspiriteco (потому что в момент вдохновения: «вдохновлённости») li vadas per longaj "cikonikruroj" (он продирается на длинных «аистовых ногах»: vadi – переходить вброд; идти с трудом, пробираться) en la marĉo de la ĉiutagoj (в болоте будней), same kiel la ludantaj infanoj (так же, как играющие дети) kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo (и оттуда сверху он начинает видеть уже ту часть эволюции), sur kiu la piedmarŝantaj animoj (на которой прозаичные души) komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ (начнут топтаться только завтра или послезавтра: treti – топтать, наступать) kaj...

Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed... sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro... La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj... Mi ne envias vin pro via bonŝanco. Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj "cikonikruroj" en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj...

— Kaj tial li forgesas pri la nuno (и поэтому он забывает о настоящем времени), tial li preteriras tion (поэтому он проходит мимо того), kio estas (что есть).

— Vi pravas parte (ты права отчасти), Nel, sed nur supraĵa aserto estas (но /это/ только поверхностное утверждение: supro – верх, вершина, supraĵo – поверхность), ke la poeto vidas en la nenio (что поэт видит ни в чём = видит воображаемое) kaj preteriras la realaĵojn (и проходит мимо реальных вещей), ĉar li ĉiam vidas tion (потому что он всегда видит то), kio estas (что есть), eble (возможно) trans la nuno (по ту сторону настоящего времени), sed tamen fakte ekzistas (но всё же на самом деле существует: fakto – факт). En lia pli larĝa horizonto (в его более широком горизонте) la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo (завтрашний день – уже оформившаяся: «закристаллизовавшаяся» реальность: kristalo – кристалл), kaj ĝuste tial (и именно поэтому), kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj (когда повседневные заботы заставляют его спускаться с аистовых ног), li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj (он бунтует против близорукости рабов традиций: miopa – близорукий).

Kaj tial li forgesas pri la nuno, tial li preteriras tion, kio estas.

Vi pravas parte, Nel, sed nur supraĵa aserto estas, ke la poeto vidas en la nenio kaj preteriras la realaĵojn, ĉar li ĉiam vidas tion, kio estas, eble trans la nuno, sed tamen fakte ekzistas. En lia pli larĝa horizonto la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo, kaj ĝuste tial, kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj, li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj.

Ĉu mirinde (разве удивительно), ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro (что из-за записанных образов: «памятных картин» увиденного прогресса в своём сердце: bildo – картина) li barakte marĉandas kun la samtempuloj (он трепетно торгуется с современниками: barakti – метаться, барахтаться, трепетать)? Ne (нет)! Direktado (управление), animkonstruo (построение души: konstrui – строить) estas la ribelo de la poeto eĉ tiam (/это/ бунт поэта даже тогда), kiam li renkontas absolutan malkomprenon (когда он встречает абсолютное непонимание: kompreni – понимать). Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia (именно эта его особенная жизнь), plena de ribelo (полная бунта), revoteksado kaj neglekto de la momento (плетения грёз и пренебрежения моментом), donas specialan signifon (даёт особое значение) kaj altan distingon al la poeto (и высокое отличие поэту), en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon (в котором его современники видят только потрясающего кулаками нищего: senhava – неимущий), socian malamikon (врага общества: «общественного врага»). Ho, kiel oni eraras (как они ошибаются)! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron (потрясающий кулаками поэт чаще всего имеет детское сердце), kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon (чья бескорыстная любовь желала бы обнять весь мир) kaj savi de plua suferado la tutan homaron (и спасти от дальнейшего страдания всё человечество).

Предыдущая главаГлава 37 из 51Следующая глава