– Tie estas multe da infanoj orfaj, sen helpo kaj forlasitaj de siaj gepatroj... Edzinjo, mia amata, mi petegas, adoptu ni unu el ili! Adoptu ni unu!
Kiel infano (как ребёнок) li genuis antaŭ ŝin (он встал на колени перед ней: genuo – колено, genui – стоять на коленях) kaj prenante en siajn larĝajn manplatojn (и беря в свои широкие ладони) la fingretojn de la edzino (пальчики жены), li sieĝis per kisoj ŝin (он осыпал: «осаждал» поцелуями её). Dum la kisado li ekploris (во время целования он заплакал) kaj ankaŭ ŝi ne povis reteni la larmojn (и она тоже не смогла сдержать слёз). Ŝi glatigis la hirtajn harojn de sia edzo (она пригладила взъерошенные волосы своего мужа: glata – гладкий) kaj kun virina delikateco konsentis (и с женской деликатностью согласилась).
– Ni adoptos unu (мы усыновим кого-нибудь), ni adoptos unu...
Kiel infano li genuis antaŭ ŝin kaj prenante en siajn larĝajn manplatojn la fingretojn de la edzino, li sieĝis per kisoj ŝin. Dum la kisado li ekploris kaj ankaŭ ŝi ne povis reteni la larmojn. Ŝi glatigis la hirtajn harojn de sia edzo kaj kun virina delikateco konsentis.
– Ni adoptos unu, ni adoptos unu...
La posta tago estis festotago por ili (следующий день был праздничным днём для них). Jam frumatene li zorge brosis la paradan veston (уже рано утром он старательно почистил парадную одежду: frua – ранний, broso – щётка) kaj ŝi prenis la plej ŝatatan kostumon el la ŝranko (а она взяла самый любимый костюм из шкафа). Li rigardis ĉiuminute (он смотрел каждую минуту) la montrilojn de la kukola horloĝo (на стрелки часов с кукушкой: montri – показывать, kukolo – кукушка) kaj esprimis dubon pri ĝia precizeco (и выражал сомнение в их точности). Fine alvenis la konvena horo (наконец, наступил подходящий час) por fari la viziton (чтобы сделать визит = нанести визит) ĉe la direktoro de la "Azilo por Trovitaj Infanoj" (у директора «Приюта для найдёнышей»).
La posta tago estis festotago por ili. Jam frumatene li zorge brosis la paradan veston kaj ŝi prenis la plej ŝatatan kostumon el la ŝranko. Li rigardis ĉiuminute la montrilojn de la kukola horloĝo kaj esprimis dubon pri ĝia precizeco. Fine alvenis la konvena horo por fari la viziton ĉe la direktoro de la "Azilo por Trovitaj Infanoj".
Ili ekiris (они пошли). Dumvoje li aĉetis en iu magazeno (по дороге: «во время дороги» он купил в каком-то магазине) pupeton kun moveblaj okuloj (куколку с движущимися: «движимыми» глазами: movi – двигать, шевелить).
La direktoro afable (директор любезно) servoprete akceptis ilin (услужливо принял их: servi – служить, preta – готовый). La afero estis tre facila (дело было очень лёгким), kvazaŭ preparita (как будто подготовленным), kion oni povis konstati el la mieno (что можно было установить: «констатировать» из выражения лица = о чём можно было догадаться по выражению лица) de sinjoro Melonkapo, tro naiva por esti bona aktoro (слишком наивного, чтобы быть хорошим актёром).
La direktoro kondukis ilin en grandan ĉambron (директор повёл их в большую комнату) de la du- kaj trijaraj infanoj (двух- и трёхлетних детей). La ploretado kaj kria ridado de la infanaro (хныканье и пронзительный: «крикливый» смех детворы: krii – кричать) estis la plej rava muziko (были самой восхитительной музыкой) por la oreloj de nia heroo (для ушей нашего героя). Liaj okuloj brilis pro ĝojo (его глаза сияли от радости) kaj kvazaŭ serĉante iun (и словно ища кого-то) li rigardadis tien kaj reen (он смотрел туда-сюда: «туда и обратно»). La rigardo fine trovis ripozon (взгляд наконец нашёл отдых = остановился) en fora angulo de la ĉambro (в дальнем углу комнаты). Knabineto (девчушка), apenaŭ trijara (едва трёхлетняя), kun pupeto ludis tie (с куколкой играла там).
Ili ekiris. Dumvoje li aĉetis en iu magazeno pupeton kun moveblaj okuloj.
La direktoro afable servoprete akceptis ilin. La afero estis tre facila, kvazaŭ preparita, kion oni povis konstati el la mieno de sinjoro Melonkapo, tro naiva por esti bona aktoro.
La direktoro kondukis ilin en grandan ĉambron de la du- kaj trijaraj infanoj. La ploretado kaj kria ridado de la infanaro estis la plej rava muziko por la oreloj de nia heroo. Liaj okuloj brilis pro ĝojo kaj kvazaŭ serĉante iun li rigardadis tien kaj reen. La rigardo fine trovis ripozon en fora angulo de la ĉambro. Knabineto, apenaŭ trijara, kun pupeto ludis tie.
Li kuris al ŝi (он подбежал к ней) kaj premante ŝin al si (и прижимая её к себе), li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio (он целовал и целовал её с взволнованной: «эмоциональной» страстью). La infano rekone ridetis (ребёнок благодарно: «признающе» улыбнулся: rekoni – узнавать, признавать /знакомое/, rekono – признание), ĉirkaŭprenis lian kolon (обнял его шею). La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn (изящные пальчики взъерошили его усы: hirta – взъерошенный) kaj la zorge kombitan frizuron (и старательно уложенную причёску: kombi – расчёсывать).
Li kuris al ŝi kaj premante ŝin al si, li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio. La infano rekone ridetis, ĉirkaŭprenis lian kolon. La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn kaj la zorge kombitan frizuron.
– Rigardu (посмотри), rigardu! – Li montris la infanon al sia edzino (он показал ребёнка своей жене). – Kiel bela ŝi estas (как красива она)! Kiel ĉarme ŝi ridetas (как очаровательно она улыбается)! Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton (на эту невинную улыбку)! Ĉu vi vidis iam pli belan (видела ли ты когда-нибудь более красивую)? Kaj tiujn brilantajn okulojn (а эти блестящие глаза)! Diamantoj (бриллианты), veraj (настоящие) diamantoj! Jen (вот), edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj (насколько маленькие ладони), ĉerizaj lipoj (вишнёвые губы), neĝblanka frunteto (белоснежный лобик: neĝo – снег)! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto (она – прекрасная девчушка)... ĉu ne (не так ли)?
– Jes, beleta (да, хорошенькая), sed (но)... – kaj ŝi flustris al sia edzo (и она прошептала своему мужу) – ĉu vi ne vidas (разве ты не видишь), ke la etulino estas kripla (что малышка – калека: «увечная»)? Ŝi havas ĝibon (у неё горб).
Per subita gesto lia larĝa manplato (резким жестом его широкая ладонь: subita – внезапный; резкий, отрывистый) kovris la dorseton de la infano (накрыла спинку ребёнка). Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj (слёзы боли подрагивали в его глазах: doloro – боль).
– Ne (нет)! Ne! Ne vere (неправда)! Ŝi ne havas ĝibon (у неё нет горба)! Ŝi ne estas kripla (она – не калека)! Ne diru (не говори) edzinjo, ne diru tion (не говори этого)!
– Rigardu, rigardu! – Li montris la infanon al sia edzino. – Kiel bela ŝi estas! Kiel ĉarme ŝi ridetas! Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton! Ĉu vi vidis iam pli belan? Kaj tiujn brilantajn okulojn! Diamantoj, veraj diamantoj! Jen, edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj, ĉerizaj lipoj, neĝblanka frunteto! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto... ĉu ne?
– Jes, beleta, sed... – kaj ŝi flustris al sia edzo – ĉu vi ne vidas, ke la etulino estas kripla? Ŝi havas ĝibon.
Per subita gesto lia larĝa manplato kovris la dorseton de la infano. Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj.
– Ne! Ne! Ne vere! Ŝi ne havas ĝibon! Ŝi ne estas kripla! Ne diru edzinjo, ne diru tion!