К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 9
18%
Страница 9
9

Tiel simple li parolis (так просто он говорил), kiel laborpetanto (как просящий работу: peti – просить).

"Nu bone (ну хорошо), avĉjo (дедушка: avo – дед); mi sendos ilin (я пришлю их)."

Havu laboron la maljunulo (пусть будет работа у старика), mi pensis (я подумал), kaj por ne forgesi la aferon (и чтобы не забыть о деле) tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno (сразу же я устроил его после моего прихода домой: veni – прийти, прибыть).

Jarojn mi vidis lin, jarojn li incitadis mian interesiĝon, kaj jarojn mi ne alparolis lin. Kial? Mi mem ne scias.

Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego.

"Mi vidis, sinjora moŝto, ke via filino havas flikendajn ŝuojn. Bonvolu sendi ilin al mi."

Tiel simple li parolis, kiel laborpetanto.

"Nu bone, avĉjo; mi sendos ilin."

Havu laboron la maljunulo, mi pensis, kaj por ne forgesi la aferon tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno.

Vespere ĉio estis en ordo (вечером всё было в порядке) aŭ pli ĝuste tute kontraŭe (или, точнее, совсем наоборот: kontraŭ – против, напротив). La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto (залатанные туфельки моей дочери красовались на столике). Bela zorga laboraĵo (прекрасная старательная работа), tia bela kaj zorga (такая прекрасная и старательная), kia povas aspekti la flikista majstraĵo (какой может выглядеть мастерская работа сапожника: majstro – мастер, знаток), sed (но)... mia edzino rakontis (моя жена рассказала: edzo – муж, супруг), ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi (что старик не хочет принять деньги за неё). Tio ĉi surprizis (это удивило), konsternis min (озадачило меня), kaj sincere konfesante (и искренне признавая = и честно говоря) mi iom ekkoleris (я немного рассердился). Tuj mi rapidis al li (тотчас я поспешил к нему: rapida – быстрый) por aranĝi la ĝenan aferon (чтобы уладить неловкое дело, вопрос: ĝeni – стеснять, беспокоить).

Vespere ĉio estis en ordo aŭ pli ĝuste tute kontraŭe. La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto. Bela zorga laboraĵo, tia bela kaj zorga, kia povas aspekti la flikista majstraĵo, sed... mia edzino rakontis, ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi. Tio ĉi surprizis, konsternis min, kaj sincere konfesante mi iom ekkoleris. Tuj mi rapidis al li por aranĝi la ĝenan aferon.

Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis (он сидел за своим рабочим столиком и ужинал: vespero – вечер, manĝi – есть, кушать). Inter la diversaj iloj antaŭ li (среди разных инструментов перед ним) staris botelo da lakto (стояли бутылка молока) kaj tranĉaĵo da pano (и ломоть хлеба: tranĉi – резать, tranĉaĵo – отрезок; ломоть). Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj (вокруг него на полу лежала куча детских туфель: amaso – толпа; масса, скопление, куча), botetoj (сапожек), sandaloj (сандалий). La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon (тяжёлый удушливый воздух: «дух, атмосфера» словно сжал моё горло: premi – нажимать, сжимать, sufoki – душить) kaj tordis la nazon (и перехватил дыхание: «скрутил нос»: tordi – выкручивать, скручивать). Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis (керосиновая лампа со сломанным цилиндром жёлтым светом: «жёлто» светилась) kiel forgesita kandelo ĉe katafalko (как забытая свеча у катафалка). Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron (дымная: «сплетённая из дыма» завеса покрывала её цилиндр: fumo – дым, teksi – ткать, плести).

Mi ekhaltis antaŭ li (я остановился перед ним). Li alrigardis min (он взглянул на меня). La melankolia rigardo de liaj grizaj okuloj (печальный взгляд его серых глаз) senarmigis mian koleron (обезоружил моё раздражение: armi – вооружать, снаряжать). Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion (шутливый упрёк скрыл: «замаскировал» моё внезапное волнение: ŝerco – шутка, emocio – эмоция; волнение).

Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis. Inter la diversaj iloj antaŭ li staris botelo da lakto kaj tranĉaĵo da pano. Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj, botetoj, sandaloj. La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon kaj tordis la nazon. Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis kiel forgesita kandelo ĉe katafalko. Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron.

Mi ekhaltis antaŭ li. Li alrigardis min. La melankolia rigardo de liaj grizaj okuloj senarmigis mian koleron. Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion.

"Nu, avĉjo (дедушка), jen kia sensencaĵo (вот какая нелепость: «бессмыслица»: senco – смысл)! Ĉu oni vidis similan (видели ли /когда-нибудь/ подобное)? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto (я заказываю тебе починить: «я велю/заставляю у тебя починить» туфельки моей дочки: ripari – чинить, ремонтировать) kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro (а ты не хочешь принять плату: «цену» за свою работу)."

"Ĉu tio afliktas vin (разве это огорчает вас)?" demandis li post ioma silento (спросил он после некоторого молчания).

"Jes (да), eĉ ofendas min (даже обижает меня)."

"Tiam pagu por ĝi (тогда заплатите за неё)," diris li kun mallaŭta voĉo (сказал он тихим голосом: laŭta – громкий).

"Kiom mi ŝuldas (сколько я должен: ŝuldo – долг)?"

"La ĝojon de du infanoj (радость двоих детей)."

"Nu, avĉjo, jen kia sensencaĵo! Ĉu oni vidis similan? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro."

"Ĉu tio afliktas vin?" demandis li post ioma silento.

"Jes, eĉ ofendas min."

"Tiam pagu por ĝi," diris li kun mallaŭta voĉo.

"Kiom mi ŝuldas?"

"La ĝojon de du infanoj."

La respondo surprizis min (ответ поразил меня). Nekomprenante ĝian sencon (не понимая его смысл) mi embarasite kalkulis la monbiletojn (я смущённо считал купюры: embarasi – затруднять, мешать, mono – деньги). Fine estis necese ripeti la demandon (наконец было необходимо = наконец пришлось повторить вопрос: necesa – необходимый).

"Kiom mi pagas (сколько я плачу)?"

"La ĝojon de du infanoj."

Maniema maljunulo (чудаковатый старик), mi pensis (я подумал) kaj preninte la sumon (и взяв сумму) kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj (обычную для подбивки пары туфелек: kutimo – привычка, обыкновение, plando – подошва /ноги/; подмётка) mi metis ĝin sur la tablon (я положил её на стол).

"Jen prenu (вот, возьми), avĉjo!"

Li karese palpis la monbiletojn (он нежно пощупал купюры), poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo (потом старательно разгладил их своими широкими ладонями на колене) kaj milde ridetis al mi (и мягко улыбнулся мне).

"Humile mi dankas (покорно благодарю), sinjora moŝto (ваша светлость), eĉ en la nomo de la tria infano (даже за третьего ребёнка: «во имя, от имени третьего ребёнка»)."

La respondo surprizis min. Nekomprenante ĝian sencon mi embarasite kalkulis la monbiletojn. Fine estis necese ripeti la demandon.

"Kiom mi pagas?"

"La ĝojon de du infanoj."

Maniema maljunulo, mi pensis kaj preninte la sumon kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj mi metis ĝin sur la tablon.

"Jen prenu, avĉjo!"

Li karese palpis la monbiletojn, poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo kaj milde ridetis al mi.

"Humile mi dankas, sinjora moŝto, eĉ en la nomo de la tria infano."

La monon li lokigis en la fundon de la tirkesto (деньги он поместил на дно выдвижного ящика: loko – место, tiri – тянуть, влечь, kesto – ящик) kaj poste (а потом), kvazaŭ forgesante pri mia ĉeesto (словно забывая о моём присутствии), li daŭrigis la manĝadon (он продолжил есть: «продолжил еду»: daŭri – длиться, продолжаться). Mi ne povis tuj foriri (я не мог сразу же уйти). La interesiĝo (любопытство, заинтересованность), dum jaroj retenita en mi (в течение /многих/ лет удерживаемая во мне: teni – держать), nun volis profiti la okazon (теперь хотела воспользоваться случаем: profito – польза, выгода, profiti – извлекать выгоду; пользоваться случаем), sed mi ne sciis kiel komenci (но я не знал, как начать)... Atendo (ожидание)... La maljunulo turnis sian rigardon al mi (старик обратил свой взгляд ко мне), sed nun demando sidis en la okulparo (но сейчас вопрос находился: «сидел» в его глазах: «в паре глаз»: paro – пара). Ankoraŭ gluteto da lakto (ещё глоточек молока), ankoraŭ porbuŝa peceto da pano (/съеден/ ещё кусочек хлеба: «ещё кусочек хлеба для рта»: buŝo – рот) kaj li donis vortojn al la muta demando (и он дал слова немому вопросу = и он выразил словами немой вопрос):

Предыдущая главаГлава 9 из 51Следующая глава