К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 5
10%
Страница 5
5

Hej, telero, talaro,

vanas mia spertaro (напрасен мой опыт: «совокупность, группа опытов»),

vane kikerikos kok' (напрасно будет кукарекать петух),

kiam pendos mi sur hok' (когда повисну я на крюке)!

Do adiaŭ (итак, прощай) bela mond' (прекрасный мир),

mortas jen la vagabond' (умирает вот /так/ бродяга)!

Hej, telero, talaro,

vanas mia spertaro,

vane kikerikos kok',

kiam pendos mi sur hok'!

Do adiaŭ bela mond',

mortas jen la vagabond'!

...kaj li forpuŝis de sub si la seĝeton (и он вытолкнул из-под себя стульчик) kaj (и)... kaj... okazis miraklo (случилось чудо). Jes, jes, miraklo, preparita de la senfina patra amo (приготовленное бесконечной отцовской любовью).

La hoko eliĝis tuj el la muro (крюк выпал тотчас из стены: el – из, eliĝi – выделиться, выйти) kaj kun ĝi eliĝis (а вместе с ним выпала), falis parto de la muro mem (рухнула часть самой стены: mem – сам) kaj jen tie supre restis profunda truo (и вот там вверху осталась глубокая дыра) kaj en tiu truo enestis ĝuste tiom da riĉaĵo (и в этой дыре было: «было внутри, содержалось» точно столько богатства), kiom la junulo iam ricevis kiel heredaĵon (сколько юноша когда-то получил в наследство: «как наследство») el la propraj manoj de sia patro (из собственных рук своего отца). Ho (о), kiel bone nun li komprenis (как хорошо теперь он понял) la ŝajnan kruelecon de la patra koro (мнимую жестокость отцовского сердца: ŝajni – казаться); ĝi estis profunda amo (она была глубокой любовью), inspirita de saĝo (вдохновлённой мудростью).

...kaj li forpuŝis de sub si la seĝeton kaj... kaj... okazis miraklo. Jes, jes, miraklo, preparita de la senfina patra amo.

La hoko eliĝis tuj el la muro kaj kun ĝi eliĝis, falis parto de la muro mem kaj jen tie supre restis profunda truo kaj en tiu truo enestis ĝuste tiom da riĉaĵo, kiom la junulo iam ricevis kiel heredaĵon el la propraj manoj de sia patro. Ho, kiel bone nun li komprenis la ŝajnan kruelecon de la patra koro; ĝi estis profunda amo, inspirita de saĝo.

Li neniam plu foriris de la patra domo (он никогда больше не уходил из отцовского дома), post jaroj (через несколько лет, через некоторое время: «после лет») li havis belan familion (у него была прекрасная семья), grandan famon ne nur en Bagdad (большая слава не только в Багдаде), sed eĉ ekster la limoj de la urbo (но даже за пределами города). La du riĉegaj fratoj venis al li (два богатейших брата пришли к нему) por revidi la perditan frateton (чтобы вновь увидеть потерянного братишку), por peti liajn konsilojn (чтобы просить его советов), ĉar ili ambaŭ rekonis kaj akceptis la spiritan superecon de la plej juna (потому что они оба признали и приняли духовное превосходство самого младшего /брата/: koni – знать, быть знакомым), kiu efektive estis tre saĝa (который действительно был очень мудрым) kaj neniam parolis pri tio (и никогда не говорил о том), kio okazis ĉe lia reveno en la patra domo (что случилось при его возвращении в отцовский дом).

Li neniam plu foriris de la patra domo, post jaroj li havis belan familion, grandan famon ne nur en Bagdad, sed eĉ ekster la limoj de la urbo. La du riĉegaj fratoj venis al li por revidi la perditan frateton, por peti liajn konsilojn, ĉar ili ambaŭ rekonis kaj akceptis la spiritan superecon de la plej juna, kiu efektive estis tre saĝa kaj neniam parolis pri tio, kio okazis ĉe lia reveno en la patra domo.

Drameto sur la monto

(Маленькая драма на горе)

Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo (осенний туман покрывает глубину долины: vualo – вуаль, завеса). Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo (только верхушка башни деревенской церкви: turo – башня, pinto – кончик, остриё, верхушка, preĝi – молиться) reliefiĝas el la laktblanka tavolo (выступает из молочно-белого слоя: lakto – молоко, reliefo – рельеф). La orumita ventokoko turnas sin tien-reen (позолоченный петушок-флюгер: «ветряной петух» вращается туда-сюда: «туда-обратно»: oro – золото, orumi – золотить, vento – ветер) en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno (в ярко-красных: «ржаво-красных» лучах вечернего: «послеполуденного» солнца: rusto – ржавчина, tagmezo – полдень, posttagmezo – время после полудня).

Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo. Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo reliefiĝas el la laktblanka tavolo. La orumita ventokoko turnas sin tien-reen en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno.

Lia azena Moŝto Marko (его ослиное Превосходительство Марк) longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo (долго смотрит на по ветру вращающуюся домашнюю: «дворовую» птицу /петуха/: moŝto – величество, высочество, светлость /обращение к дворянам/, turni – поворачивать, вращать, korto – двор) kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon (и его вид: «выражение лица, мина» выражает печальное размышление) pri alveno de la velkiĝo (о наступлении увядания: velki – вянуть). Jen la kampo flaviĝas (вот поле желтеет: flava – жёлтый), la collongaj herbetoj sekiĝas (коротенькие: «в дюйм длиной» травинки сохнут: colo – дюйм, herbo – трава, seka – сухой). Nur la kardoj pompas sukplene (только кусты чертополоха великолепны и сочны: «красуются сочно»: pompa – пышный, великолепный; suko – сок). Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion (после прохождения нескольких дней = через несколько дней, вероятно, белый снег покроет всё). Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon (его ослиное превосходительство уже пережил несколько раз такой суровый период). Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis (его славящий солнце пронзительный: «ушераздирающий» гимн никогда не помогал: gloro слава, orelo – ухо, fendi – расщеплять, раскалывать). Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno (он почти утратил уже свою веру в божественность Солнца: «о божественности Солнца»: dio – бог). Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco (и сейчас Марк пессимистично смотрит в ближайшее будущее: esti – быть, estonta – будущий, тот, который будет). Kion fari (что делать)? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko (жизнь похожа на того многообещающего блестящего петуха: promesi – обещать) de la preĝejturo (с башни церкви). Ĝi turnas sin tien kaj reen (он вращается туда и сюда), igas konjekti baldaŭan forflugon (наводит на мысль о скором отлёте: «заставляет предположить скорый отлёт» = кажется, что он вот-вот взлетит) aŭ ĝojplenan kikerikadon (или радостном: «полном радости» кукареканье: ĝoji – радоваться), sed la samloka turniĝado neniam ĉesas (но вращение на одном месте никогда не прекращается: samo – то же самое, loko – место) kaj la ĝojkrio ĉiam forestas (и радостный крик всегда отсутствует).

Lia azena Moŝto Marko longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon pri alveno de la velkiĝo. Jen la kampo flaviĝas, la collongaj herbetoj sekiĝas. Nur la kardoj pompas sukplene. Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion. Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon. Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis. Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno. Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco. Kion fari? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko de la preĝejturo. Ĝi turnas sin tien kaj reen, igas konjekti baldaŭan forflugon aŭ ĝojplenan kikerikadon, sed la samloka turniĝado neniam ĉesas kaj la ĝojkrio ĉiam forestas.

Marko indigne ekskuas sian grandan kapon (возмущённо встряхивает своей большой головой: indigni – возмущаться) kaj ekiras rezigne por paŝti sin (и идёт отрешённо пастись: rezigni – отрекаться). Li zorge flaras ĉie (он старательно нюхает везде: zorgi – заботиться, ухаживать). Vere (право, в самом деле), satiĝi estas neeble ĉi tie (насытиться невозможно здесь: sata – сытый). Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn (даже попытка закусить этими несочными засыхающими травинками: manĝi есть, кушать) ne estas inda (не стоит /усилий/). Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon (они легко ободрали бы: «лишили кожи» его деликатный вельможный нос: haŭto – кожа). Jen aflikte (вот досадно: aflikti – огорчать, удручать)! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego (семенит к придорожному валуну: paŝi – шагать) por froti sian jukantan nazon al ĝi (чтобы потереть свой зудящий нос о него: «к нему»: juki – зудеть, свербеть) kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon (и жалобным «ииаа!» выразить свою досаду: lamenti – жаловаться, причитать).

Kardo (чертополох), iom izolita ĉe la najbara ŝtono (немного изолированный = немного в стороне у соседнего камня), kompate alparolas Markon (сочувственно обращается к Марку: kompati – жалеть, сочувствовать).

Marko indigne ekskuas sian grandan kapon kaj ekiras rezigne por paŝti sin. Li zorge flaras ĉie. Vere, satiĝi estas neeble ĉi tie. Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn ne estas inda. Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon. Jen aflikte! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego por froti sian jukantan nazon al ĝi kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon.

Предыдущая главаГлава 5 из 51Следующая глава