К книге
Эсперанто с Юлио Баги. РассказыСтраница 32
63%
Страница 32
32

La okuloj (глаза) de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la ornamita abieto (зафиксировались = уставились на украшенную ёлочку) kaj por momento aperis laca (и на мгновение появилась усталая), formorta rideto (слабая: «замирающая» улыбка) ĉe liaj lipoj (на его губах: «у его губ»). La rabeno (раввин), milde ŝovante sian brakon (мягко подсовывая свою руку) sub lian kapeton (под его головку), levis ĝin kaj (поднял её, и), vokante la staltenantan betlehemanon (подзывая держащего вертеп вифлеемца), sufloris al la infano (подсказал ребёнку):

La okuloj de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la ornamita abieto kaj por momento aperis laca, formorta rideto ĉe liaj lipoj. La rabeno, milde ŝovante sian brakon sub lian kapeton, levis ĝin kaj, vokante la staltenantan betlehemanon, sufloris al la infano:

– Lejzer, rigardu (посмотри), li venis al vi (он пришёл к тебе)... Ĉu vi vidas (ты видишь)?... Tie (там), en la manĝotrogo (в яслях)... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj (в сердце этих честных христиан)... – kaj plore tremis lia voĉo (и слёзно дрожал его голос) –...Li venis al ni (он пришёл к нам), judoj persekutitaj (преследуемым евреям), eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj (возможно, сейчас впервые не с окровавленными: «запятнанными кровью» саблями: makulo – пятно), sed kun homa kompreno (но с человеческим пониманием)... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas (там он = вон он) en la manĝotrogo (в яслях) kaj portis al vi abieton (и принёс тебе ёлочку)... Ĉu vi vidas?

Kun formorta stertoro (с замирающим хрипом), kun infana senpeka rideto respondis (с детской невинной улыбкой ответил: peko – грех) la malgranda Lejzer.

– Mi (я)... vidas (вижу)... lin (его)...

– Lejzer, rigardu, li venis al vi... Ĉu vi vidas?... Tie, en la manĝotrogo... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj... – kaj plore tremis lia voĉo –...Li venis al ni, judoj persekutitaj, eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj, sed kun homa kompreno... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas en la manĝotrogo kaj portis al vi abieton... Ĉu vi vidas?

Kun formorta stertoro, kun infana senpeka rideto respondis la malgranda Lejzer.

– Mi... vidas... lin...

La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si (долговязый мальчик чувствовал что-то незнакомое в себе), kaj tio igis lin pie ekkanti (и это заставило его набожно запеть): "Paco al homoj sur la tero..." La duan verson jam kantis kun li (вторую строчку уже пели с ним: verso стих) liaj kamaradoj (его товарищи): "Gloro al Dio en ĉielo..."

Ekstere la Vintro-patro ekskuis sian barbon (снаружи Отец-зима встряхнул свою бороду) kaj ŝutis blankajn neĝoflokojn sur la teron (и высыпал белые хлопья снега на землю). Jen (вот), la Vintro-patro jam ne dormis (Отец-зима уже не спал) aŭ lia kolero mildiĝis (или его злость смягчилась).

La kandelo laste ekflagris (свеча в последний раз вспыхнула), kaj la patrino kun sekaj okuloj rigardis antaŭ sin (и мать с сухими глазами смотрела перед собой: «перед себя») senĉese ripetante solan vorton (непрерывно повторяя единственное слово):

– Estingiĝis (погасла: estingi – гасить)... estingiĝis... estingiĝis...

La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si, kaj tio igis lin pie ekkanti: "Paco al homoj sur la tero..." La duan verson jam kantis kun li liaj kamaradoj: "Gloro al Dio en ĉielo..."

Ekstere la Vintro-patro ekskuis sian barbon kaj ŝutis blankajn neĝoflokojn sur la teron. Jen, la Vintro-patro jam ne dormis aŭ lia kolero mildiĝis.

La kandelo laste ekflagris, kaj la patrino kun sekaj okuloj rigardis antaŭ sin senĉese ripetante solan vorton:

– Estingiĝis... estingiĝis... estingiĝis...

Fratinoj

(Сёстры)

Nel penseme rigardis sian fratinon (Нэл задумчиво смотрела на свою сестру), sidantan ĉe la fortepiano (сидящую у фортепьяно) kaj subite sentis kompaton al ŝi (и внезапно почувствовала жалость к ней). Kiel diafane maldika ŝi estas (как прозрачно худа она)! Kiel tipa vilaĝa instruistineto (как типичная деревенская маленькая учительница) ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj (она показывает себя во всех своих жестах), kutimoj (привычках), preferoj (предпочтениях). Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion (вот и сейчас она играет мелодию), kiu rememorigas pri lunatika amo (которая напоминает о сомнамбулической любви: lunatiko – лунатик, сомнамбула), tute ne konforma al la vervo kaj gusto (совсем не соответствующей энергии и вкусу: vervo – воодушевление, пыл) de la modernaj tempoj (настоящего времени: «современных времён»). Ŝian naturan palecon (её природную бледность) pliigas la plafona elektra lumo (усиливает: «увеличивает» падающий с потолка: «потолочный» электрический свет). Certe ŝi estas enamiĝinta (конечно, она влюблена). Kial ne (почему нет)? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi (уже /несколько/ лет назад она должна была бы выйти замуж: «сделаться женой»), sed (но)...

Nel penseme rigardis sian fratinon, sidantan ĉe la fortepiano kaj subite sentis kompaton al ŝi. Kiel diafane maldika ŝi estas! Kiel tipa vilaĝa instruistineto ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj, kutimoj, preferoj. Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion, kiu rememorigas pri lunatika amo, tute ne konforma al la vervo kaj gusto de la modernaj tempoj. Ŝian naturan palecon pliigas la plafona elektra lumo. Certe ŝi estas enamiĝinta. Kial ne? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi, sed...

Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem (это «но» означало саму деревню) kun ĝiaj vulgaraj dandoj (с её вульгарными франтами), eble tro drastemaj al la revema (возможно, слишком грубыми для: «к» мечтательного: drasta – сильнодействующий, резкий), iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino (немного нервного и слабого: «нервно слабого» характера её сестры). Sincerdire (честно говоря), Nel mem iris for antaŭ jaroj (сама ушла/уехала /несколько/ лет назад) por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj (чтобы скрыться именно от этих франтов) kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje (и с тех пор каждый год три или четыре раза) ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon (она возвращается навестить покинутый родительский дом), kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune (где её старая мать и сестра живут вместе) en animfremda duopo (будучи чужими друг другу, отчуждённо: «в душевно чужой паре»: animo – душа). Jes (да), la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli (мать могла бы позировать: «быть образцом»: modelo – модель, образец) kiel tipa vilaĝa vidvino (как типичная деревенская вдова) por peniko de pentroartisto (для кисти живописца).

Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem kun ĝiaj vulgaraj dandoj, eble tro drastemaj al la revema, iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino. Sincerdire, Nel mem iris for antaŭ jaroj por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon, kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli kiel tipa vilaĝa vidvino por peniko de pentroartisto.

La intimeco (близость), kiu ŝin ligas al ŝia filino (которая её привязывает к её дочери), loĝanta kun ŝi (живущей с ней), pli similas al toleremo (больше походит на терпимость: toleri – терпеть, выносить) ol al komprenemo (чем на понимание). Nu, jes (ну да), la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis (мать и её не понимала) kaj nun ŝi rememoras pri la kvereloj (и теперь она вспоминает о ссорах), kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon (которые предваряли её побег в город). Tamen nun ŝi jam konstatas (однако сейчас она уже признаёт), ke inter ŝi kaj la patrino (что между ней и матерью) ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero (существуют важные схожие черты в характере). La unua kaj plej grava simileco estas (первое и самое важное сходство /в том/), ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale (что они обе смотрят на мир реально): ŝi en la urbo (она – в городе), la patrino en la vilaĝo (мать – в деревне). Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero (они обе приспосабливаются к местной обстановке), al la regantaj kutimoj (к господствующим привычкам): ŝi fariĝis laŭmodа urbanino (она сделалась модной горожанкой: modo – мода), la patrino restis malnovmoda vilaĝanino (мать осталась старомодной селянкой).

La intimeco, kiu ŝin ligas al ŝia filino, loĝanta kun ŝi, pli similas al toleremo ol al komprenemo. Nu, jes, la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis kaj nun ŝi rememoras pri la kvereloj, kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon. Tamen nun ŝi jam konstatas, ke inter ŝi kaj la patrino ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero. La unua kaj plej grava simileco estas, ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale: ŝi en la urbo, la patrino en la vilaĝo. Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero, al la regantaj kutimoj: ŝi fariĝis laŭmodа urbanino, la patrino restis malnovmoda vilaĝanino.

Предыдущая главаГлава 32 из 51Следующая глава