– Jesueton al mi... Jesueton al mi... al mi... al mi...
La kandelo ekflagris (свеча вспыхнула: flagri – полыхать, пламенеть), kaj la virino kun terurita gesto (и женщина резким движением: «испуганным жестом»: teruri – ужаснуть, привести в ужас) ŝirmis la flameton (заслонила огонёк: flamo – пламя), ke la aerblovo ne estingu ĝin (чтобы сквозняк: «дуновение воздуха» не погасил его: blovi – дуть).
– Menaŝe, iru! La malgranda Lejzer volas vidi lin... Voku lin!... Iru, Menaŝe, mi diras al vi!
Menaŝe levis la kapon, rigardis la rabenon kaj danke kisis lian manon. Jen la rabeno divenis lian penson kaj li nun povas plenumi la lastan deziron de la malgranda Lejzer, la lastan deziron de sia trezoro... Li leviĝis kaj ekiris al la pordo.
La infano senĉese, kvazaŭ maŝine, kantis solan frazon:
– Jesueton al mi... Jesueton al mi... al mi... al mi...
La kandelo ekflagris, kaj la virino kun terurita gesto ŝirmis la flameton, ke la aerblovo ne estingu ĝin.
Menaŝe kun senpacience batanta koro (с нетерпеливо бьющимся сердцем) staris ĉe la pordego de la domo (стоял у ворот дома). Li atendis la elvenon de la betlehemanoj (он ждал выхода вифлеемцев). Transiri al la kontraŭa flanko li ne kuraĝis (перейти на противоположную сторону он не осмелился), kvankam la strato estis senhoma kaj malluma (хотя улица была безлюдной и тёмной). Longe li atendis (долго он ждал), ĝis fine la pordego de Lukjanov malfermiĝis (пока, наконец, ворота Лукьянова не открылись) kaj la betlehemanoj kun la iluminita stalo elvenis (и вифлеемцы с освещённым вертепом вышли) kaj kantante ekiris al la najbara domo (и, напевая, пошли к соседнему дому). Menaŝe sentis (чувствовал), kvazaŭ iu premadus lian gorĝon (словно кто-то сжимал его горло), ĉar lia voĉo raŭke (потому что его голос хрипло) obtuze sonis (глухо звучал).
– Hej, kristanoj (эй, христиане)... bonaj (добрые) kristanoj...
Menaŝe kun senpacience batanta koro staris ĉe la pordego de la domo. Li atendis la elvenon de la betlehemanoj. Transiri al la kontraŭa flanko li ne kuraĝis, kvankam la strato estis senhoma kaj malluma. Longe li atendis, ĝis fine la pordego de Lukjanov malfermiĝis kaj la betlehemanoj kun la iluminita stalo elvenis kaj kantante ekiris al la najbara domo. Menaŝe sentis, kvazaŭ iu premadus lian gorĝon, ĉar lia voĉo raŭke obtuze sonis.
– Hej, kristanoj... bonaj kristanoj...
La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon (три вифлеемца уже достигли соседних ворот). En la oreloj de Menaŝe postuleme (в ушах Менаше требовательно: postuli – требовать) senĉese zumis (непрерывно жужжало): "Jesueton al mi... al mi... al mi... al mi...!" Kun humila (смиренным), peteganta voĉo (умоляющим голосом), serĉante la konvenajn vortojn (ища подходящие слова), li balbutadis en sia malespero (он лепетал в своём отчаянии).
– Hej, haltu (остановитесь)!... Haltu, bonaj kristanoj!
La tri knaboj turnis sin al li (три мальчика повернулись к нему).
– He, kiu (эй, кто /ты/)? – demandis la longstatura (спросил долговязый).
Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj (боролся со слезами: «против слёз»), kiuj ŝajnis flui interne al lia gorĝo (которые, казалось, текли: «казались течь» внутри к его горлу).
– Menaŝe... la servisto de la sinagogo (служитель синагоги)... mi loĝas ĉi tie (я живу здесь)... en tiu ĉi domo (в этом доме)...
– Nu, judo (ну, еврей), kion vi volas (что ты хочешь)?... Ĉu vi gluiĝis en la koto (ты влип в грязь: «приклеился в грязи»: glui – клеить)?
La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon. En la oreloj de Menaŝe postuleme senĉese zumis: "Jesueton al mi... al mi... al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– Hej, haltu!... Haltu, bonaj kristanoj!
La tri knaboj turnis sin al li.
– He, kiu? – demandis la longstatura.
Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj, kiuj ŝajnis flui interne al lia gorĝo.
– Menaŝe... la servisto de la sinagogo... mi loĝas ĉi tie... en tiu ĉi domo...
– Nu, judo, kion vi volas?... Ĉu vi gluiĝis en la koto?
La senkora ridado de la tri knaboj (бессердечный смех троих мальчиков) akre ektranĉis la koron (остро порезал сердце) de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis (но в его ушах требовательно жужжало и жужжало): "Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton (он хочет видеть Иисуса)... Li estas infano (он – ребёнок)… bonaj kristanoj, li estas mortanta (он умирает) kaj li deziras vidi Jesueton (и он желает видеть Иисуса)... la malgranda Lejzer... Kompatu lin (пожалейте его), bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...
La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian (три мальчика в замешательстве смотрели друг на друга: embarasi – затруднять, мешать), staris senkonsile (стояли в нерешительности, не зная, как быть: «без советов»: konsili – советовать), hezitante (колеблясь). Fine la longstatura ekridis (наконец долговязый засмеялся).
– Haha, tiu ĉi judo freneziĝis (этот еврей сошёл с ума)... Certe li estas freneza (конечно, он сумасшедший)... Nu, ni iru (идём)!
La senkora ridado de la tri knaboj akre ektranĉis la koron de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis: "Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton... Li estas infano... bonaj kristanoj, li estas mortanta kaj li deziras vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... Kompatu lin, bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...
La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian, staris senkonsile, hezitante. Fine la longstatura ekridis.
– Haha, tiu ĉi judo freneziĝis... Certe li estas freneza... Nu, ni iru!
Menaŝe falis surgenuen (упал на колени: genuo – колено), la peltborderitan ĉapelon deprenis (отороченную мехом шляпу снял: pelto – мех, bordero – кайма, borderi – окаймлять) kaj korŝire petegis (и душераздирающе умолял).
– La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min (пожалейте меня)... li estas mortanta... la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li (маленький Лазарь умрёт, а он)... kaj li... "Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...
Menaŝe falis surgenuen, la peltborderitan ĉapelon deprenis kaj korŝire petegis.
– La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min... li estas mortanta... la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li... kaj li... "Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...